GR parolas pri Asteriks en ICOLSI-40 Kiel anoncite, mi gvidis sesion anglalingvan, "Esperanto-Ekspreso: Lingvo, Komunumo, Kulturo", dum la 40a Internacia Konferenco de la Lingva Societo de Barato (ICOLSI-40). La Konferenco okazis en CIIL, Majsuro -- instituto konata al legantoj de tiu ĉi blogo (vidu la blogaĵojn Esperanto-prezentaĵo dum ITGL kaj Esperanto kiel modelo de lingva justeco - prelego).

Ĉeestis la sesion ĉirkaŭ 40 profesiaj lingvistoj, preskaŭ ĉiuj de diversaj universitatoj en Barato (ankaŭ estis japano kaj kelkaj lingvistoj el Jemeno). Nesurprize, la plimulto neniam aŭdis pri Esperanto, kaj la kelkaj kiuj ja aŭdis pri ĝi, sciis apenaŭ ion krom la etikedo “artefarita lingvo”!

Dum la posta horo, la sesio eksprese traktis la historion de Esperanto, ĝian fonologion kaj morfologion (aparte la fekundecon de ĝiaj afiksoj), la diversecon de la komunumo, kelkajn ekzemplojn de ĝia kultura vigleco (vidu la bildon de Asteriks sur la ekrano malantaŭ mi en la foto supre!), kaj superrigardon de ĝia ideologio (la Praga Manifesto, ekzemple).

GR prelegas en ICOLSI-40 Dum la horlonga, vigla diskutado kiu sekvis, pluraj el la demandoj estis kompreneble pri lingvaj ŝanĝiĝo kaj variaĵo, dialektiĝo, terminologio, kaj kuntekstoj de lingvouzado. Ili miris kiugrade Esperanto estas tute normala lingvo inter la lingvoj de la mondo, kaj samtempe io tute nova kaj aparta. Pluraj partoprenintoj deklaris, ke ili esploros la aferon plu. Efektive, almenaŭ unu lingvisto, kiu jam eklernas Esperanton, nun ĉeestos BEK 18, la Baratan Esperanto-Kongreson 2018, kiu okazos en Puneo, 15-16 Decembro!

Entute, sesio tute fruktodona! Dankon, ICOLSI-40!