Kadre de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo (ITGL) mi prezentis Esperanton al 45 tradukistoj. Temis denove pri la partoprenantoj de la kurso "Enkonduko al la Tradukado" organizita de la Nacia Tradukada Misio (NTM) de la Centra Instituto de Barataj Lingvoj (CIIL) en Majsuro. Mi jam blogis pri NTM kaj ĝiaj ambiciaj kaj laŭdindaj celoj.
Ĉi-foje la grupo ne estis tiom granda kiom la antaŭa (vidu jenan blogaĵon). Sed ja estis same vigla. Pro la kunteksto, ni komencis per la ITGL (pri kiu sciis malmulte la ĉeestantoj). Jam komence do, ni povis starigi la kuntekston de lingvaj homaj rajtoj. Poste, same kiel en la antaŭaj prezentaĵoj, mi komencis ĉe la malsimetrioj en la tradukada trafiko en la mondo. Jen la du anlgalingvaj lumbildoj priaj kiujn mi montris:
(Mi uzis ĉi tie la datumaron (PDF) kiun kompilis Abel Montagut por la 10a Kongreso de Linguapax en Barcelono en 2004. En la PDF-dosiero tie, piednoto 3 aludas al tiu ĉi traduktrafiko.)
Denove, mi finis per mia esperantigo de Faiz, kaj per deklamo de la konata esperantigo (de Reto Rosetti) de Soneto 18 de Ŝekspiro. La literature sentemaj inter la aŭskultantoj komprenis, ke lingvo kiu permesus beletran tradukadon ja estas lingvo plenfunkcianta. Post vigla diskutado, fine de la sesio, mi donis al ili ekzemplerojn de la bela libreto de Roger Springer, Esperanto Pocket Textbook (libere elŝutebla ĉi tie).
Jen ili kun ĝi!
Dua sunleviĝo - Cheran Rudhramoorthy
-
En mia ĉi-semestra kurso "Esperanto kaj lingva demokratio" en Universitato Azim Premji studentoj f…
-
05 May 2018
Diskuto pri literaturo Esperanta
-
Nokte venis en la koron via memoro
Kiel en sovaĝejon kvieta printempo
Kiel en dezerton lanta vento…
-
12 Dec 2017
See all articles...
Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
432 visits
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.