A Giridhar RAO Published on September 15th, 2008
by A Giridhar RAO

A Giridhar RAO's blog

Browse posts
Revigligo de la arapaha lingvo
Posted on October 21st, 2008
Lingvo, edukado kaj (malrespekto de) la homaj rajtoj
Posted on October 12nd, 2008
Britoj maltrafas laboron pro plurlingvo-manko
Posted on September 25th, 2008
1 comment (latest 3 years ago)
Kial lingvoj gravas - nova libreto
Posted on September 18th, 2008
3 comments (latest 3 years ago)
Legopovigo kaj gepatralingva edukado
8 comments (latest 3 years ago)
10 ĉefaj endanĝerigitaj lingvoj
Posted on September 2nd, 2008
1 comment (latest 3 years ago)
Lernis la islandan en 7 tagoj?! La nekredebla Daniel Tammet
Posted on August 22nd, 2008
1 comment (latest 3 years ago)
Kultura kaj biologia diverseco en rapide ŝanĝiĝanta mondo - intervjuoj
Posted on August 19th, 2008
Lingvoj: trezoro de la homaro - enkonduko
Posted on August 15th, 2008
1 comment (latest 3 years ago)

Keyword tags

barato
virinoj
Esperanto
indiĝenaj popoloj
analfabeteco
The Guardian
gepatralingva edukado
Universala Esperanto-Asocio
Unesko
sano
legopovigo

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 1 593 times

Legopovigo kaj gepatralingva edukado

Monday September 15th, 2008 at 05:22PM

La 8a de septembro estas Internacia tago de legopovigo. Laŭ la anglalingva Vikipedio, la minimuma legopovo mankas al ĉ. 774 milionoj da plenkreskuloj; unu el kvin plenkreskuloj en la mondo restas analfabeta kaj du-triono el ili estas virinoj; 72,1 milionoj infanoj ne vizitas lernejon, kaj multe pli nur fojfoje iras al la lernejo aŭ forlasas la lernejon.

Jam en aprilo ĉijare, mi blogis (en Esperanto) pri tio ĉi. Tiam aperis artikolo en la brita tagĵurnalo The Guardian el kiu mi tiris informon. Sciigojn ja malĝojigajn.

La fokuso de Unesko ĉijare estas sur Legopovigo kaj la sano: "Ekzemple, esploro farita en 32 landoj montras, ke virinoj kun altlerneja edukado estas kvinoble pli probable informitaj pri HIV/Aidoso ol virinoj kiuj estas analfabetaj. Plia ekzemplo: la proporcio de infanmortiĝo estas pli alta kiam la patrino kapablas nek legi nek skribi."

Tamen, sufiĉe mirige, nek la artikolo en The Guardian, nek la uneska dokumento eĉ mencias gepatralingvan edukadon. Ne temas pri tio, ke edukistoj ne scias pri la rolo de gepatralingva edukado. Kiel lastatempe deklaris la Universala Esperanto-Asocio:

Pluraj larĝskalaj studoj en multaj diversaj landoj demonstris, ke se indiĝenaj kaj minoritataj infanoj estas edukataj ĉefe uzante sian gepatran lingvon, kiel lingvon de la instruado dum la unuaj 6-8 jaroj (kun samtempa, bona instruado de la reganta lingvo kiel dua lingvo, fare de dulingvaj instruistoj), ilia ĝenerala progreso estas pli bona kaj ili lernas la regantan lingvon pli bone ol se ilia instruado okazus per la reganta lingvo.

Do, la esplorinformo jam ekzistas, kaj efektive jam de longe legeblas - vidu ekzemple la anglalingvan artikolaron, "Unue la gepatralingvo: la rajtoj de infanoj lerni en siaj propraj lingvoj". Simile, la Homa Evoluiga Raporto por 2004 de UNDP informas nin, ke el la infanoj en sub-Sahara Afriko, kiuj efektive vizitas lernejon, nur 13% havas aliron al gepatralingva edukado. Tiu proporcio estas ĉirkaŭ nulo por la indiĝenaj popoloj de Barato.

La 38% de la indiĝenaj popoloj barataj kiuj estas legopovaj (inkluzive la 14% indiĝenaj virinoj kiuj estas legopovaj) legkapabl(et)as nur en ĉefa regiona lingvo.

translate into English

8 Comments / add your comment?

Venti - 文缇
Venti - 文缇 says:
Ĉu povus esti mondmapo de la zonoj, kie la instrua lingvo ne estas la gepatra lingvo? Mi ne ekkonscias pri tio.
3 years ago
A Giridhar RAO
A Giridhar RAO replies:
Mi levis la demandon, kaj la fakuloj diras, ke tia mapo apenaŭ eblas pro la granda variaĵo de lingvofonoj inter lernantoj de la sama lernejo, kaj la pluraj malsamlingvaj lernejoj en ĉiu urb(et)o, ktp. Se diri nenion pri la diversaj aranĝoj por plurlingva edukado trans eduksistemoj - frua transiro al la dua lingvo, kontraste al malfrua transiro, ktp.
3 years ago
A Giridhar RAO
A Giridhar RAO says:
Hmm. Interesa demando! Ankaŭ mi ne scias pri tia mapo. Mi esploru plu. Eble scias pli pri la demando la aktivulino Tove Skutnabb-Kangas. Mi demandos al ŝi. Dankon pro la pensinstigo!
3 years ago
A Giridhar RAO
A Giridhar RAO says:
Ĵus mi legis la rimarkon de Sergio Pokrovskij en la Reta Vortaro kontraŭ la uzo de la vorto "alfabetigo" por signifi "malanalfabetigi". Tial mi ŝanĝis la vorton al "legopovigo".
3 years ago
Onagrino (Dominique)--- (*)
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Saluton, Giri!

Mi povintus skribi nepublike al vi, sed mia demando povas interesi plurajn homojn, do mi uzas la porkomentan spacon.

Via artikolo interesas min, tial ke mi estas emerita instruistino en franca elementa lernejo, kaj nun tre maltrakvila pro la politiko de instruado en mia lando.

Mi skribos pri tio en mia blogo, sed nun mi deziras fari al vi precizan demandon: dum la enkonduko de la tema kongreso, iu (mi pensas ke estas Renato) rakontis pri la situacio en Tanzanio, kie la angla estas pli kaj pli trudata al la infanoj, kun gravaj kaj malbonegaj efikoj... Nu, mi deziras scii ĉu ekzistas ie skriba dokumento pri tio, ĉar mi bedaŭrinde ne surbendigis la prelegon, nur skribis kelkajn notojn en kajereto..

Mi vizitis www.id21.org/insights/insights-ed05/index.html
ĝi enhavas interesajn artikolojn, sed mi devas atente legi ilin antaŭ ol paroli pri ili...

Ĝis!!!
3 years ago
A Giridhar RAO
A Giridhar RAO says:
Dankon, Onagrino, pro viaj komentoj.

La UK-a prelego pri la situacio en Tanzanujo estis tiu de d-ro Nino Vessella. Lian tekston vi povas legi ĉe docs.google.com/Doc?id=dcw2h2ph_319d5c7pzcv
3 years ago
A Giridhar RAO
A Giridhar RAO replies:
La aŭtoro ŝanĝis la tekston. La modifiita versio legeblas (en formato PDF) ĉi tie: www.ipernity.com/doc/giridhar/3040952
3 years ago
Onagrino (Dominique)--- (*)
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Dankegon
3 years ago

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...