A Giridhar RAO Published on August 22, 2008
by A Giridhar RAO

A Giridhar RAO's blog

Browse posts
Britoj maltrafas laboron pro plurlingvo-manko
Posted on September 25, 2008
1 comment (latest 15 months ago)
Kial lingvoj gravas - nova libreto
Posted on September 18, 2008
3 comments (latest 15 months ago)
Legopovigo kaj gepatralingva edukado
Posted on September 15, 2008
8 comments (latest 15 months ago)
10 ĉefaj endanĝerigitaj lingvoj
Posted on September 2nd, 2008
1 comment (latest 16 months ago)
Lernis la islandan en 7 tagoj?! La nekredebla Daniel Tammet
1 comment (latest 16 months ago)
Kultura kaj biologia diverseco en rapide ŝanĝiĝanta mondo - intervjuoj
Posted on August 19, 2008
Lingvoj: trezoro de la homaro - enkonduko
Posted on August 15, 2008
1 comment (latest 16 months ago)
Barata kortumo aprobas industriojn en indiĝenaj arbaroj
Posted on August 9, 2008
1 comment (latest 16 months ago)
La 'ateista' leciono en la kerala lernolibro
Posted on June 26, 2008
8 comments (latest 11 months ago)

Keyword tags

intervjuo
filmo
lingvoj
matematiko
Esperanto
BBC
multlingvismo
Daniel Tammet
aŭtismo
islanda
The Guardian
Mänti

Member tags

Jon Eliasson

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 450 times

Lernis la islandan en 7 tagoj?! La nekredebla Daniel Tammet

Friday August 22, 2008 at 07:13PM

Hieraŭ mi legis kaj spektis intervjuojn kun la aŭtismulo Daniel Tammet. Laŭ la angla vikipedio, krom liaj grandaj matematikaj talentoj, li ankaŭ scipovas 11 lingvojn: la anglan (denaske), francan, finnan, germanan, litovan, rumanan, estonan, islandan, kimran, kaj Esperanton!

Sian familian nomon li ŝanĝis al Tammet, elektante, laŭ intervjuo, la estonan vorton por la 'kverko' - 'Mi ĉiam amis la estonan. Kia vokalriĉa lingvo.'

Li eĉ kreas lingvon. Ĝi nomiĝas Mänti - kiu devenas de finna vorto por la pinarbo, laŭ (frustige!) mallonga afiŝo en lia (anglalingva) blogo. Troviĝas iom pli da informo en la intervjuo en The Guardian.

Inter tiu serio da nekredeblaĵoj estas la informo, ke li ŝajne lernis dum unu semajno en 2005 la islandan! Ĉiaokaze, li lernis sufiĉe da islanda por esti intervjuata tiulingve en televidelsendo en Rejkjaviko!

Vidu parton de tiu intervjuo en la BBC-dokumentario "La knabo kun nekredebla cerbo" afiŝita en la retejo YouTube kiel kvin, vidindaj filmoj. La intervjuero aperas en la lasta, kvina filmo.

Estus ege interese, se iu islanda-parolanto povus komenti la intervjuon.

1 Comment / add your comment?

Arno Lagrangepro says:
Mi spektis la filmeton, kaj strange tute bone komprenis kion Daniel diras en la islanda (dum mi neniam lernis la islandan). Mi poste spektis filmetojn en la franca kaj komprenis kiel Daniel uzas lingvojn : la frazoj kaj la vortoj venas al li malrapide sed flue kaj klare, kvazaŭ li vorton post vorto konstruus siajn frazojn preskaŭ senerare el materialo je sia dispono en sia menso. Mi iom same rilatas al fremdaj lingvoj, sed multe malpli flue, kaj kun tre malgranda vortprovizo kaj multaj eraroj pro malbona scio de reguloj. Post lego de via blogaĵo mi ekverkis artikolon en vikipedio pri Daniel Tammet
Posted 16 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...