En aprilo 2008 okazis konferenco en Novjorko - Pluteno de kultura kaj biologia diverseco en rapide ŝanĝiĝanta mondo: lecionoj por tutmonda politiko. Jen tio kion diras Terralingua, unu el la organizintoj de la konferenco:

"En la lastaj du jardekoj videblas kreskanta intereso pri la ligoj inter kultura, lingva kaj biologia diversecoj. Minacas tiujn ĉi diversecojn la samaj fortoj, sed kaj en scienca esplorado kaj en la kampoj de la politiko kaj administrado, oni ofte traktas naturon kaj kulturon kiel malsimilajn, neligitajn aferojn. Tio okazas parte pro la reciproka izoleco kiu estas trajto de la trejnado kaj laboro en la naturaj kaj sociaj sciencoj, kies rezulto estas limigita komunikado inter la fakoj kiuj okupiĝas pri la daŭrigebleco en naturo kaj kulturo. Plia faktoro kiu kontribuas al la reciproka nekomunikado estas nesufiĉa konscio pri la uzebleco de la granda diverseco de aliroj al la homa-mediaj rilatoj kiuj evoluiĝis trans la diversaj kulturoj de la mondo, ofte per intimaj interagadoj kun la natura medio kaj bazita sur percepto de homoj kiel parto de, ne dise de, la naturo. Fragmentitaj strategioj ne sukcesis haltigi la kreskantan erozion de la monda biodiverseco kaj de la granda kaj diversa sumo de kultura scio, praktikoj, kaj lingvoj evoluigitaj de la homaro. Tiu ĉi rezultas en daŭre malpli diversa kaj elasta mondo."

Oni intervjuis plurajn el la prelegintoj de la novjorka konferenco, kaj ili aŭdeblas (nur anglalingve!) sub la rubriko "Malaperantaj kaj reaperantaj: revigligo de biologia kaj kultura diversecoj" en la retejo de sonarĥivoj "A world of possibilities" (Mondo da/de eblecoj).