A Giridhar RAO's articles with the keyword: BBC

  • Irlanda polico serĉas "nehoman" Polon!

    - 20 Feb 2009
    Amuza rakonto (anglalingva) pri la serĉo por Polo kies nomo estas "s-ro Prawo Jazdy"! " Prawo Jazdy efektive estas la polaj vortoj por la stirpermesilo, kaj ne la persona kaj familia nomoj sur la permesilo." ( " Prawo Jazdy is actually the Polish for driving licence and not the first and surname on the licence.") Kio nomiĝus s-ro Jazdy en viaj lingvoj? :)

  • Lernis la islandan en 7 tagoj?! La nekredebla Daniel Tammet

    - 22 Aug 2008
    Hieraŭ mi legis kaj spektis intervjuojn kun la aŭtismulo Daniel Tammet. Laŭ la angla vikipedio , krom liaj grandaj matematikaj talentoj, li ankaŭ scipovas 11 lingvojn: la anglan (denaske), francan, finnan, germanan, litovan, rumanan, estonan, islandan, kimran, kaj Esperanton! Sian familian nomon li ŝanĝis al Tammet, elektante, laŭ intervjuo , la estonan vorton por la 'kverko' - 'Mi ĉiam amis la estonan. Kia vokalriĉa lingvo.' Li eĉ kreas lingvon. Ĝi nomiĝas Mänti - kiu devenas de…