A Giridhar RAO Published on February 20, 2009
by A Giridhar RAO

A Giridhar RAO's blog

Browse posts
La barakto lerni: nova edukraporto barata
Posted on May 30, 2009
5 comments (latest 5 months ago)
20-mil vizitoj al mia Ipernitejo!
Posted on April 14, 2009
2 comments (latest 7 months ago)
La barata ekonomio: miraklo neefika
Posted on April 3rd, 2009
2 comments (latest 5 months ago)
Kontraŭ-anglaj protestoj en Malajzio
Posted on March 8, 2009
3 comments (latest 4 months ago)
Irlanda polico serĉas "nehoman" Polon!
7 comments (latest 8 months ago)
Lingva diverseco en la reto - studoj
Posted on February 11, 2009
3 comments (latest 9 months ago)
Esperanto - Ilo por la malkoloniigo
Posted on February 6, 2009
1 comment (latest 9 months ago)
La oran revon de Gandhi - Kanto!
Posted on January 22, 2009
6 comments (latest 9 months ago)
Rajto je edukado ne inkluzivas gepatralingvan edukadon
Posted on January 19, 2009
2 comments (latest 10 months ago)

Keyword tags

polo
BBC
plurlingvismo
lingva konfuzo
irlando
Prawo Jazdy

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 421 times

Irlanda polico serĉas "nehoman" Polon!

Friday February 20, 2009 at 04:10PM

Amuza rakonto (anglalingva) pri la serĉo por Polo kies nomo estas "s-ro Prawo Jazdy"!

"Prawo Jazdy efektive estas la polaj vortoj por la stirpermesilo, kaj ne la persona kaj familia nomoj sur la permesilo."

("Prawo Jazdy is actually the Polish for driving licence and not the first and surname on the licence.")

Kio nomiĝus s-ro Jazdy en viaj lingvoj? :)

7 Comments / add your comment?

Kalle Kniiviläpro says:
Finne: Ajo Kortti (efektive devus esti skribita kiel unu vorto)
Svede: Kör Kort (same vere unu vorto)
Ruse: Prava Voditelskie - Права Водительские (pli kutime en la mala ordo, sed tiam ne aspektus kiel nomo)
Posted 9 months ago. ( permalink / translate )
Zmitro Lapcionak replies:
ruse "voditelskie prava" estas popola, konversacia esprimo.
oficiale la dokumento nomiĝas "водительское удостоверение" (do legitimilo aŭ atestilo de stiristo).
belaruse "вадзіцельскае пасведчанне".
tamen sur nia dokumento la informo pri nomo estas kaj belaruslingve kaj franclingve.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Kalle Kniiviläpro replies:
Jes, tiel estas skribite sur la permesilo. Sed kompreneble tiel neniu diras.

Cetere, mi post iom da serĉado trovis mian sovetian kondukpermesilon. Tie ĉio estas skribita nur ruse, krom la vortoj "Permis de conduire". :-)

Водительские права
Posted 9 months ago. ( permalink / translate )
César Dorneles says:
Brazila portugala: 'carteira de habilitação'.
Posted 9 months ago. ( permalink / translate )
Roland Platteau says:
prava do signifas ion kiel permeso, do pravigo !
Esperantisto komprenas tion tuj !
Posted 9 months ago. ( permalink )
Tigro says:
Ha ha. Kia strangaĵo!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Istvan Ertl says:
Similajxo efektive okazinta antaux kelkaj monatoj al hungara edzo de hungara kolegino en Luksemburgio:
Li volis malfermi bankkonton, sed ricevis la respondon ke tio maleblas. "Kial do?" "Cxar ni povas malfermi bankkonton nur por privatulo." "???" "Sinjoro, Vi indikis al ni retadreson de alia banko." "???" "Nu jen: unyibank@gmail.com."
Efektive, la homo nomigxas Únyi Bánk, laux la kutima hungara sekvordo "familia nomo + persona nomo".
Cetere, "Bánk Bán" ne estas hungara deziro fermi cxiujn bankojn pro la krizo, sed titolo de klasika hungara dramo.

amike
István Ertl
Posted 8 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...