A Giridhar RAO's articles with the keyword: multlingvismo

  • Fabelo por interlingva dialogo

    - 18 Sep 2017
    ngugi
    Jen interesa projekto pri la multlingvismo! La konata kenja verkisto Ngũgĩ wa Thiong’o verkis fabelon en la kikuja , " La vertikala revolucio: Aŭ kial homoj marŝas dupiede ". (Tio estas mia esperantigo de la titolo de la angligo kiun faris Ngũgĩ mem.) Kenja verkista grupo, Jalada ("Kovrilo" en la svahila, laŭ Google Translate ) ne nur eldonis la fabelon en la kikuja, sed ankaŭ eldonas tradukaĵojn -- 68 da ĝis nun! (Kelkajn, inkluzive la originalan kikujan, vi povas ankaŭ aŭskulti.)…

  • De propra lingvo al pluraj lingvoj

    - 15 Jan 2010
    " From mother-tongue to many tongues " (De propra lingvo al pluraj lingvoj) estas eseo kiun mi verkis por la revuo Teacher Plus . La eseo agnoskas la bezonon havi altnivelan multlingvismon en tutmondiĝanta mondo, sed argumentas, ke la plej efika vojo al tiu multlingvismo estas pere de gepatralingva edukado. La redaktoroj donis al mi milvortan limon en kiu mi ne povis inkluzivi la fontojn de la statistikoj kaj verkoj kiujn mi citis en la teksto. Mi do alŝutis plenan version al mia…

  • Lernis la islandan en 7 tagoj?! La nekredebla Daniel Tammet

    - 22 Aug 2008
    Hieraŭ mi legis kaj spektis intervjuojn kun la aŭtismulo Daniel Tammet. Laŭ la angla vikipedio , krom liaj grandaj matematikaj talentoj, li ankaŭ scipovas 11 lingvojn: la anglan (denaske), francan, finnan, germanan, litovan, rumanan, estonan, islandan, kimran, kaj Esperanton! Sian familian nomon li ŝanĝis al Tammet, elektante, laŭ intervjuo , la estonan vorton por la 'kverko' - 'Mi ĉiam amis la estonan. Kia vokalriĉa lingvo.' Li eĉ kreas lingvon. Ĝi nomiĝas Mänti - kiu devenas de…

  • Unulingvismo en la EU kaj Barato

    - 18 Mar 2008
    Leonard Orban, la EU-komisionano kiu respondecas pri la multlingvismo, ĵus diris en intervjuo, "Kaj ni ne forgesu, nuntempe pli ol 44 procentoj el la civitanoj de EU parolas nur sian gepatran lingvon" -- intervjuo originale en la rumana; Esperantigoj en la retpaĝaro de Esencoj kaj en la Libera Folio . Ĉu pli ol 44% de la Eŭropa Unio estas unulingva?? Mi demandas al mi -- kio pri Barato? Estas malfacile trovi! La lingvaj datumaroj de la popolnombradoj de 1991 kaj 2001 ne donas cifero…