Hans-Georg Kaiser's articles with the keyword: Hikmet

  • Nâzım Hikmet: Donkiĥoto (rimpoemtraduko)

    - 17 Oct 2012
    Don Kiĥoto en monostampejo
    Nâzım Hikmet Donkiĥoto Kavaliro, vir' kun juna kor', restis kvindek jarojn prudentulo, ĝis la tago venis de l' postulo, ke por vero agu li de l' hor', por justec' kaj bel'. Kontraŭ stult' gigantan, rekte do trotante, rajdis li sur l' dorso de l' skeleto de l' tragikkuraĝa Rocinante. Se la koro pezas pro sopiro, se ĝi brulas, nek vent' nek neĝ' nek veoj povas helpi vin, ho, Donkiĥoto, nur atakoj kontraŭ ventomuelejoj. Prave, Dulcinea ja plej belas! Kriu do al komercistoj ĝin…

  • Nâzım Hikmet : 24-a de SEPTEMBRO en la jaro 1945 (poemotraduko)

    - 06 May 2014
    La plej belan...
    Nâzım Hikmet 24-a de SEPTEMBRO en 1945 La plej belan el ĉiuj maroj ni ankoraŭ ne vidis. La plej bela infano ankoraŭ ne estas naskita. Niaj plej belaj tagoj ankoraŭ ne venis. Kaj la plej belan vorton, kiun mi volis diri al vi, mi ankoraŭ ne diris. PS: laŭ germana traduko el la turka, kiun faris Bernd Jentzsch, fondinto de rokgrupo Renft 24. SEPTEMBER 1945 Das schönste aller Meere, wir haben es noch nicht gesehen. Das schö…

  • Nâzım Hikmet: La plej multaj (prozpoemtraduko)

    - 09 May 2014
    infanlaboro
    Nâzım Hikmet La plej multaj La plej multaj interpuŝigas en la suba ferdeko, veturas kun bileto de la tria klaso, iras piede. Jen la plej multaj. La plej multaj perlaboras sian panon jam okjare, geedziĝas en la aĝo de dudek jaroj, mortas kvardekjaraj. Jen la plej multaj. Ĉiuj, escepte de la plej multaj, havas sufiĉe da manĝo, sufiĉe da rizo, sufiĉe da sukero, sufiĉe da tolo Kaj buteron havas multaj, nur ne la plej multaj. Por la plej multaj ne estas ombro, s…

  • Nâzim Hikmet: Kiam Vera vekiĝas (prozpoemtraduko)

    - 08 May 2014
    Kiam Vera vekiĝas
    Nâzim Hikmet Kiam Vera vekiĝas La seĝoj dormas starante, tiel ankaŭ la tablo, la tapiŝo sternis sin kaj dormas sur la dorso; ĝiaj ornamenoj kunfaldas la foliojn, dormas la spegulo, la okuloj de l' fenestroj estas firme fermitaj, la balkono dormas kun pendantaj kruroj, sur la transa tegmento dormas la kamentuboj, la akacioj dormas ĉe la rando de l' strato, kun stelo sur la brusto dormas la nubo, interne de la domo kaj ekstere en la lignotabula kabaneto same dormas la lumo.…

  • Nâzım Hikmet: Yaşamak - Leben - vivo (poemversioj de Hannes Wader, Rana Talu kaj Cezar

    - 16 May 2014
    Sola arbo en vintro / Winterwelt
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2014/05/nazm-hikmet-vivo-rimpoemo.html Nâzım Hikmet Y aşamak (originalo) Yaşamak bir ağaç gibi, tek ve hür, ve bir orman gibi, kardeşçesine, bu bizim hasretimiz! Nâzım Hikmet Vivo Vivo kiel arbo unuope kaj libere kaj frate kiel arbaro, tio estas nia sopiro! tradukis Cezar laŭ la suba traduko de Rana Tal…

  • Nâzım Hikmet: Super la maro la bunta nubo (prozpoemtraduko) - Denizin üstünde ala bulut (turka originalo) - Über dem Meer die bunte Wolke (prozpoemtraduko germanen)

    - 13 May 2014
    Marfantazio (konkoj, fiŝo kaj maro)
    Nâzim Hikmet Super la maro la bunta nubo Super la maro la bunta nubo Sur tio la arĝenta ŝipo En ĝi la flava fiŝo En la profundo fuko blua Sur la bordo nuda viro Li staras tie kaj pripensas Ĉu mi estu la nubo? Ĉu la ŝipo? Ĉu la fiŝo? Ĉu eble la fuko? Nek nek! La maro vi estu, filo mia! Kun ties nubo, Kun ties ŝipo, Kun ties fiŝo, Kun ties fuko tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser Nâzim Hikmet Denizin üstünde ala bulut…