Hans-Georg Kaiser's articles with the keyword: maro

  • Hans-Georg Kaiser: Kie estas hejme? (poemo por Gary Mickle)

    - 25 Aug 2010
    Hans-Georg Kaiser Hejmo? (por Gary Mickle) Staras viro je la mar', evidente jen sen far'. Li plezure nur meditas, ne al la naturo spitas. Pensas li pri fora sent' en alia kontinent'. Sinkas li en belan revon, celas tute ne la devon. Reaperas lia viv', infanec' sen konjunktiv'. Panjo eĉ al li parolas, ĉu li hemjen veni volas. 'Panjo, paĉjo, kia tem'! Kie estas mia hejm'? Tie, kie mi nun vivas? Tie, kie mi nur drivas? Ĉu la hejm' estas edzin', kiu…

  • Erich Kästner: Suicido en familia marbanado (rimpoemtraduko)

    - 26 May 2014
    Balta Maro - Kühlungsborn
    Erich Kästner Suicido en familia marbanado Tie vi kaj tie la natur'. Sed la vojon tien baras kliŝoj. Ĝis al vi kuraĝas ŝvebi nur la parfum' el fuko kaj el fiŝoj. Inter la okuloj kaj la mar' sopiranta esti rigardata kuras homoj ĉien en la ar'. Kaptas kordolor' vin senkompata. Ventroj kaj postaĵoj en liber', homoj staras, kuŝas en la sablo. Dikaj damoj sinkas ĝis la ter' meduzece sablen, ĉe l' diablo! Kien ajn rondiras via vid', la okuloj fermas sin per forto…

  • Hans Albers: La Paloma (kantotraduko)+ germana originala versio + artikolotraduko "La kanto La Paloma" + ligokolekto al Trikont-kodisko

    - 19 Apr 2012
    La Paloma kun Armstrong
    Helmut Käutner La Paloma 1. Jen vento el sud', la maro jam vokas min. Infan', ne malĝoju pri la disiĝ' ĉe l' fin'! La kor' sur la ŝip', ekiras nun la vetur'. Dolor' pasos for, ĝis nia revid-plezur'! Min la sopir' forportas al foraj celoj. Sub mi la mar' kaj super mi nokt' kaj steloj. Antaŭ mi mond', min pelas la vent' de l' vivo. Ne ploru in', ĉar vanas la trosentivo! Ek maristoj, ahoj! Iam venos la fin…

  • Cezar: Ankro kaj ĉeno (poemo)

    - 05 Feb 2014
    Ankro
    Cezar Ankro kaj ĉeno Marist' veturas sur la mar' sen lia amikin'. Sed ankris li ĉe ŝi dum jar'. ĉar ĉenoj logis lin. Nu, ĉeno estis ŝi por li, nur foje ankaŭ ben'. Sed sur la maro nur por si, li revas pri la ĉen'. Ŝi estis longa kiel ŝnur', amore tenis lin. Li estis luda ankro nur kun magra in' sur sin'. Sed mankas ŝipe ankroĉen'. ne eblas ankrohor'. La ŝipon levis flus' sen pen'. Ĝi drivis gaje for. "Mi estas via belulin' sur vasta vasta mar', mi, ho marist', nu…