Hans-Georg Kaiser's articles with the keyword: kiso

  • Hans-Georg Kaiser: Misa kiso (rimpoemo)

    - 07 Jul 2013
    Hans-Georg Kaiser Misa kiso por Anastasia Iam kisis sukotas' floran bendon de anas'. Tia tas' sen cara pas' blindis pli ol ananas'. Ekcerbumis la anas' pri la kis-atak' de l' tas'. "Kia granda embaras' pro l' fieco de fatras'!" cezaroriginaloj.blogspot.de

  • Cezar : Unuan fojon en amo (poemo)

    - 10 Mar 2010
    Unuan fojon en amo
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-unuan-fojon-en-amo-rimpoemo.html Cezar Unuan fojon en amo Unue temis nur pri kis' pro vet' en bus' (kaj poste ĝis!), kiun ŝi donis lin. Sed poste ŝi ekruĝis tre. Li ridis laŭte post 'he, he!' kaj certe pro fascin'. Ŝi kveris kvazaŭ kolombin' en flustroton': "Mi amas vin! Vi estas en la strat' najbar''. Rekisis li ŝin tuj kun ĉarm'. Tra ŝia korpo fluis varm' - por tuta frida jar'. Li tiris ŝin al iu park' ku…

  • Cezar: Ĉu vi bluajn noktojn ŝatas? (poemo)

    - 10 Jan 2010
    Luno surbranĉa (suspekta hela objekto)
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/04/cu-vi-bluajn-noktojn-satas-poemo.html Cezar Ĉu vi bluajn noktojn ŝatas? Ĉu vi bluajn noktojn ŝatas, kiam neĝvual' surstratas kaj degel' kaj bototremp'? Ĉu en frost' vi ŝatus kisojn el somera noktkampar', post la fajroj sentas misojn pro perdita trista jar'? Mi, envintre en vojaĝo pensas pri la noktoblu'. Se frostiĝas la pejzaĝo revas mi pri ĝi kun ĝu'. Ĉu en frost' vi revas kisojn en la nokto en sol…

  • Hans-Georg Kaiser: Pri amo sen imag' (rimpoemo)

    - 15 Feb 2010
    prostituitino kun lipkolorilo
    Hans-Georg Kaiser Pri amo sen imag' Mi montris min en lumo dum dancorkestra bru', en nubo de parfumo, al viro, sed sen ĝu'. Li volis min amori. Min logis lia mon'. Li pretis min adori kun tro da fanfaron'. Li pagis tamen bone, scivolis eĉ pri mi. Mi diris akratone, ke ne demandu li. Li faris min ebria en ĉambro de la kort'. La viro estis fia, perfortis min sen vort'. Li estis sen talento, min fikis kvazaŭ brut' kaj tamen kun kontento foriris en surtut'.…

  • Bertolt Breĥt: Memoro pri Marinjo A. - Erinnerung an Marie A. (rimpoemo)

    - 31 Mar 2012
    La juna Brecht
    Bertolt Breĥt Memoro pri Marinjo A. Karaj legantoj, en tiu ĉi blogero mi raportas iom pri la cirkonstancoj en kiuj la juna Breĥt verkis sian poemon "Memoroj pri Marinjo A." La damo efektive ekzistis, ŝia nomo estas: Marie Rose Aman. Breĥt konatiĝis dekokjara kun ŝi. Sed Marinjo prefere rakontu mem: "En la frua somero de 1916 oni prezentis Eugen Breĥt al mi en glaciaĵa restoracio. Ekde la unua momento mi estis…

  • Charles Bukowski: Mitraloj, gardoturoj kaj kontrolhorloĝoj / Maschinengewehre, Wachtürme und Stechuhren

    - 08 Apr 2014
    Kato de Ungerer
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2014/04/charles-bukowski-masinfusiloj.html Charles Bukowski Mitraloj, gardoturoj kaj kontrolhorloĝoj Mi sentas min mistifita de stultuloj, kvazaŭ la reala mondo estus la propraĵo de etcerbuloj kun feliĉo kaj startavantaĝo, kaj mi sidas en la frido kaj pensas pri violaj floroj ĉe latbarilo; dum ĉiuj aliaj amasigas oron ka j Cadillac -ojn kaj amikinojn, mi pensas pri palmfolioj kaj tomboŝtonoj kaj la al…

  • Uuno Kailas: Vortoj (prozpoemtraduko de J.E.Leppäkoski) + Übertragung ins Deutsche von Hans-Georg Kaiser

    - 07 Jul 2015
    Uuno Kailas: Vortoj (El "Burĝonoj" de Setälä)
    Uuno Kailas: Vortoj Ekzistas tre multe da vortoj. La vortoj estas objektoj, kaj mi povas vidi ilin. Unuj el ili estas malbelaj kaj la aliaj belaj. Patrino estas tre dolĉa vorto - la plej dolĉa- Ĝi gustas kiel kiso. Ankaŭ patro estas bona vorto, sed en ĝi sin iam kolektas fulmoj kaj tondro, kaj tiam estas plej bone kaŝi sin malantaŭ pordo. Somero estas tre varma vorto, kaj ĝi troviĝas ĉiumatene sur razeno kaj en sablokadro. Mondo estas tre granda vorto, kiun la cerbo ne…

  • Cezar: Kiso de Dante en Florenco - fotara rakonteto

    - 06 Dec 2009
    Eĉ Dante devas vivi de mono - Sogar Dante muss vom Geld leben
    http://cezarkulturo.blogspot.de/2013/08/kiso-de-dante-en-florenco-fotaro-de.html Kiso de Dante en Florenco (fotaro de Cezar)