http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/04/cu-vi-bluajn-noktojn-satas-poemo.html




Cezar
Ĉu vi bluajn noktojn ŝatas?

Ĉu vi bluajn noktojn ŝatas,
kiam neĝvual' surstratas
kaj degel' kaj bototremp'?

Ĉu en frost' vi ŝatus kisojn
el somera noktkampar',
post la fajroj sentas misojn
pro perdita trista jar'?

Mi, envintre en vojaĝo
pensas pri la noktoblu'.
Se frostiĝas la pejzaĝo
revas mi pri ĝi kun ĝu'.

Ĉu en frost' vi revas kisojn
en la nokto en solec'
ĉe la fajr' de viaj misoj,
se vin kaptis frost' sen dec'?

Mi, envintre en vojaĝo
revas pri la noktoblu'.
Ĉar plej gravas la kuraĝo
serĉi amon plu kaj plu.