All articles concerning %name%

Photos | Docs | Articles
    
  • LA MILITO DE LA ĈAPELOJ de Louis BEAUCAIRE

    Karaj geamikoj, ... Ne!... ankoraŭ ne temas pri mia nova traduko! (bedaŭrinde!..) ... sed mi ĵus rete legis tiun ĉi bonegan tekston de Louis BEAUCAIRE kaj ne povas rezisti proponi ĝin al vi! Tiu rakonto pri milito certe amuzos multajn esperantistojn... eĉ konvinkitajn pacistojn! Jen iom da humuro en nia brutala mondo!!! Frandu la legadon! (Teksto el "Esperanto-Literaturo en la Reto"; enkomputiligis Don Harlow)

  • Via felietono : "LA BALO" (11) de Irène Némirovsky

    Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj... Jen la sekva epizodo de la novelo "La Balo" de Irène Némirovsky. Mi esperas, ke plaĉas al vi la rakonto, kies francan version mi klopodis traduki kiel eble plej fidele... ... Oni ĵus sonorigis ĉe la pordo... Ĉu tamen alvenos invititoj al la planita balo? ... Sinjorino Kampf fariĝas pli kaj pli malkvieta, ĉu ne?.. BONAN LEGADON ! Mi kore dankas al IVAR, JADRANKA kaj FILIP pro ilia amika helpo!

  • Via felietono : "LA BALO" (10) - Novelo de Irène NEMIROVSKY

    Iom malfrue (ĉar mi intertempe ĵus transloĝiĝis), jen la komenco de la lasta ĉapitro de la novelo de Irène Némirovsky. ... Finfine, la gepatroj de Antoinette senpacience atendas siajn invititojn... Ĉu tamen okazos la planita balo?.. BONAN LEGADON ! Mi tutkore dankegas al IVAR, GINETTE, JADRANKA, DOROTA kaj FILIP pro ilia amika helpo !

  • Via felietono : "LA BALO" (9) - novelo de Irène NEMIROVSKY

    Karaj fidelaj legantoj... Karaj geamikoj... Denove, ni eniras la domon de gesinjoroj Kampf. Rosine, la patrino de Antoinette, zorge finpreparas la planitan balon... BONAN LEGADON ! Mi jam elkore dankegas al IVAR, JADRANKA, DOROTA, GINETTE kaj FILIP pro iliaj atenta legado kaj trafaj rimarkoj !

  • Via felietono : "LA BALO" (8)

    Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj... Jam estas la sekvo de via felietono, "La Balo" de Irène Némirovsky. ... Kio okazos, post kiam Antoinette forĵetis la invitkartojn?... Ĉu la knabino konfesos sian kulpecon?... BONAN LEGADON ! Koran dankon al JADRANKA, IVAR, GINETTE, DOROTA kaj FILIP pro iliaj amikaj rimarkoj.

  • Via felietono : "LA BALO" (7)

    Karaj geamikoj, Jen denove nia rendevuo por la sekva parto de la (iom longa) novelo de Irène Némirovsky. Ĉifoje, Antoinette ĉeestas tedan pianokurson. ... Ĉu la malfeliĉa knabino finfine ribelos kontraŭ sia aĉa patrino?... ... BONAN LEGADON !.. Mi elkore dankas al IVAR, JADRANKA, GINETTE kaj FILIP pro iliaj amikaj rimarkoj !

  • Via felietono : "LA BALO" (6)

    Karaj legantoj... Post la malagrabla sceno inter Sinjorino Kampf kaj ŝia filino Antoinette, kion decidos la malfeliĉa knabino? Ĉu silenti kaj obei?... Ĉu ribeli?... ... BONAN LEGADON ! ... ...Mi elkore dankas al IVAR, JADRANKA, DOROTA, GINETTE kaj FILIP pro iliaj rimarkoj !

  • VIA FELIETONO : "LA BALO" (5)

    Karaj geamikoj, Ni retrovu la kompatindan Antoinette post kiam ŝia patrino kolerege rifuzis, ke ŝi (eĉ iomete) partoprenu la planitan balon... Irène NEMIROVSKY lerte uzis la "malrektan liberan stilon" por priskribi la pensojn de la suferanta knabino... Esperante, ke mi tro perfidis la originalan verkon, mi deziras al vi... ... BONAN LEGADON ! Dankon al IVAR, GINETTE kaj FILIP pro ilia tre atenta legado kaj la trafaj rimarkoj.

  • VIA FELIETONO : "LA BALO" (4)

    Karaj geamikoj kaj legantoj, Jen la fina parto de la dua ĉapitro : Sinjorino Kampf petis helpon de sia filino Antoinette por aranĝi monduman balon... BONAN LEGADON ! Elkoran dankon mi ŝuldas al IVAR, DOROTA, GINETTE kaj FILIP pro iliaj amikaj rimarkoj !!!

  • VIA NOVA FELIETONO : "LA BALO" (3)

    Karaj geamikoj kaj legantoj, Jen la sekva parto de la novelo de Irène NEMIROVSKY (1928). Mi esperas, ke plaĉas al vi tiu rakonto, kies stilo estas plejofte "morda"... Fakte, la verkistino plejverŝajne iom rememorigas sian propran infanaĝon. Jen senindulga priskribo de la monduma medio inter la du Mondmilitoj. ... kaj ĉu vere ŝanĝis tia naŭza sinteno de novriĉuloj ??? BONAN LEGADON ! Koran dankon al IVAR, JADRANKA, GINETTE kaj FILIP pro iliaj valoraj rimarkoj!

  • VIA NOVA FELIETONO : "LA BALO" (2)

    Karaj geamikoj, karaj legantoj... Jen la sekva parto de "La Balo". Mi esperas, ke plaĉas al vi tiu ĉi novelo, malgraŭ ties malfacila sed originala stilo, kiun mi strebis esperantigi kiel eble plej fidele. Ne hezitu aldoni viajn komentojn. Mi elkore dankas al IVAR, JADRANKA, GINETTE kaj FILIP pro iliaj amikaj rimarkoj.

  • LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 20 (2/2) - Fino

    Karaj geamikoj, karaj legantoj, Jen la lasta parto de la romano... Kun la espero, ke plaĉis al vi la legado, mi elkore dankas vin pro viaj oftaj vizitoj kaj fidela ĉeesto. Mi ŝuldas multegajn dankojn al pluraj geamikoj, kiuj regule kaj pacience poluris mian tradukon, precipe : DOROTA, FILIP, GINETTE, IVAR, MICHAEL, NOĈJO, PASKAL... Fakte, tiu traduko estas kolektiva laboro!!! ... VIVU ESPERANTO !

  • LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 20 (1/2)

    LA DOMO INTER LA DUNOJ – Ĉapitro 20 (1/2) T iom longe, kiom li povis kuri sen ekspiri, Silvano kuradis. Li transiris fosaĵojn, rekte trairis la kampojn, hazarde, nur serĉante malproksimiĝi de la franca landlimo. Li tiel iradis dum longa tempo, ŝajnis al li. Komence sendolora, la vundo nun suferigis lin. Varma likvo elfluis el lia ventro laŭ la kruroj. Tamen, li plu paŝis, kun mallevita kapo, kiel oni rapidiras kontraŭ la venton. Liaj oreloj zumis, sed li ne sciis, ĉu estas pro la rapi…

  • LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 19 (3/3)

    Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj, Mi rapidegis por traduki tiun ĉi trian parton de la 19a ĉapitro. Kiel antaŭvidita, ĝi estas vere drama... ... Ĉu Lurĵo ? ... Ĉu Silvano? ... Kiu finfine venkos? ... Ĉu iu venkos? ... BONAN LEGADON ! Kiel eble plej baldaŭ, mi aldonos la lastan ĉapitron de la romano. Mi ŝuldas multajn korajn dankojn al pluraj geamikoj, kiuj regule korektis miajn erarojn, proponis solvojn por poluri la stilon, helpis min per iliaj taŭgaj konsiloj ... Mi jam dankegas al IVAR, DOROTA kaj GINETTE pro iliaj rimarkoj!

  • LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 19 (2/3)

    Karaj geamikoj, karaj legantoj, Kiel promesita, jam hodiaŭ mi aldonas la sekvan parton de via felietono. ... Silvano ne scias, ke Ĵermena perfidis lin. Kio okazos?... BONAN LEGADON ! ... kaj ĝis tre baldaŭ for la tria parto de tiu epizodo. Mi kore dankas al IVAR pro lia valorega helpo !!!

  • LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 19 (1/3)

    Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj, jen la sekva epizodo de via felietono. ... Ĉu Silvano ankoraŭ povos eviti la katastrofon?... Komencas nun emociiga ĉapitro... BONAN LEGADON ! ... kaj ĝis tre baldaŭ por la sekva parto ! Mi jam kore dankas al IVAR, GINETTE kaj DOROTA pro iliaj taŭgaj rimarkoj kaj proponoj, rilate al mia traduko.

  • LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 18 (2/2)

    Karaj legantoj, karaj geamikoj... Mi dankegas vin pro viaj multaj vizitoj kaj esperas, ke daŭre plaĉos al vi tiu ĉi rakonto - mia traduko de la franca romano "La Maison dans la Dune" de Maxence Van der Meersch. Mi esperas, ke mi ne tro perfidis la originalan verkon de la Norda aŭtoro. ... Ĉu Silvano povas ankoraŭ esperi iom da feliĉo post la perfido de sia edzino? ... BONAN LEGADON !!! Kun miaj elkoraj antaŭdankoj al ĉiuj karaj geamikoj, kiuj helpas poluri mian tekston !!! Mi povas jam dankegi al IVAR, DOROTA, GINETTE kaj FILIP pro ilia amika helpo.

  • LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 18 (1/2)

    Karaj legantoj, karaj geamikoj... Ŝajnas, ke baldaŭ alvenos la fino de la romano, ĉu ne? Jen la sekva epizodo, kiun vi certe senpacience atendas... ... Post sia malsukceso, Lurĵo ne povas ne pensi pri venĝo. Ĉu Silvano nepunate plu defios sian rivalon?... BONAN LEGADON ! Mi jam kore dankas al IVAR, DOROTA, GINETTE kaj FILIP pro ilia helpo rilate al tiu ĉi traduko.