LA DOMO INTER LA DUNOJ – Ĉapitro 19 (1/3)

Tiun postan tagon, Silvano devis foriri al Belgio por riski la aferon kun la aŭto. La fraŭdulo estis trankvile vestiĝanta en la kuirejo, kiam oni frapis je la pordo.

Ekde la traserĉo de Lurĵo, Silvano fariĝis singarda. Ĉiam, li riglis sian pordon. Li supreniris al la fronta dormoĉambro, kie Ĵermena ankoraŭ dormis, kaj li rigardis tra la fenestron. Dank’al la kepo, li rekonis la policiston Julio.

Li scivolis, ja kion deziras la kamarado. Rapide, li malsupreniris por malfermi la pordon.

- Ĉu novaĵoj ? li demandis.
- Ĉu vi ’stas sola ? demandis la policisto.
- Jes. Eniru.

Julio eniris.

- Kio pri Ĵermena ?
- Ŝi ankoraŭ dormas.
- Vi certas, ĉu ?
- Mi ĵus supreniris.
- Nu, vi ’stas singarda. Vi pravas.
- Kial vi ne laŭte parolas ?
- Mi ne volas, ke ŝi aŭdu nin.
- Kiu ? Ĉu Ĵermena ?
- Jes. Mi aŭdis aferojn pri ŝi.
- Kiajn ?

Pro singardo, Julio kunprenis Silvanon apud la fenestron, kiu rigardas al la strato, malproksime de la pordo al la ŝtuparo.

- Ŝi havas aventuron, li flustris.
- Ĉu Ĵermena ?
- Jes, kapsignis Julio.

Silvano tuj komprenis.

- Kun kiu ? li demandis.
- Tion vi scios post nelonge. Tion mi diros al vi, nur se vi promesas esti prudenta.
- Vi opinias, ke mi ’stas knabeto ? Nu, rapide diru al mi pri kiu temas.
- Antaŭe, lasu min diri, kiel mi eksciis l’ aferon. Tion diris al mi kamarado, alia policisto. Li daŭre iras al la drinkejo de Henriko, sciu. Kaj tute hazarde li eksciis, ke ĉiujaŭde ŝi supreniras en dormoĉambron.
- Nun, mi komprenas, diris Silvano. S’tas Lurĵo.
- Jes.
- Tion mi komencis konjekti ekde l’afer’ de la traserĉo.
- Vi ne tro malkvietas pro tio, ĉu ?
- Kial mi malkvietus ?
- Nu... diris Julio, iom mirigita de la kvieto de Silvano. Ĉiaokaze, mi venis por antaŭdiri, ke vi malfidu. Tamen silentu pri ĉio. Komprenu, ke mi riskas mian postenon. Sed estu ja singarda, ĉar post nelonge ŝi rakontos viajn aferojn al la doganisto - eble ŝi jam faris tion... Kion vi mem faros nun ?
- Nenion .
- Ŝin vi tute ne riproĉos, do ?
- Jes ja. Eble pli malfrue. Nun mi prifajfas, komprenu min, amiko : Cezar’ en malliber’... Tom mortinta...
- Mortinta ?
- Jes, dum la antaŭtaga nokto... Mi dezirus, ke tio ĉesus. Ĉio lacigas min.
- Silvano, vi devas reagi. Serĉu laboron, ĉesu fraŭdon, forlasu Ĵermenan.
- Ĉio tio nun finiĝis, Julio. Oni ne povas ĉiam rekomenci, ĉu ne ? Oni ne povas ĉiam rekomenci...
- Ne faru ian stultaĵon, ĉu ? plu diris Julio, malkvieta pro lia stranga mieno.
- Trankviliĝu, ridetis Silvano. Mi jam travivis pliajn malfacilaĵojn, kredu min ! Dankon, amiko. Vi ’stas bravulo, eĉ se policisto !

------------------------------------------

Je la sepa vespere, Silvano denove foriris al Belgio.

Post kvardek minutoj, li alvenis al la eta vendejo, kie la fraŭdestro jam atendis siajn homojn. Estis je du kilometroj de la franca landlimo.

La rendevuo devis okazi je la oka. La veturilo jam staris antaŭ la pordo. Estis kamioneto Berliet, forta je proksimume du tunoj. Ĝi alvenis kun dokumentoj - franca atesto kaj tripaĝa licenco – ŝtelitaj en alia aŭto, kaj lerte falsitaj. En la vendejo estis stakoj da paketoj jam preparitaj : tabak- kaj cigaredpaketoj, envolvitaj en griza fortika papero kaj firme ŝnurligitaj. Por ke ili okupu malpli da spaco, unu viro platigis la tabakon per ofica premilo ; dume, alia nombris kaj envolvis la paketojn.

Je la naŭa, ĉar aperis la brumo, la fraŭdestro kontrolvokis siajn homojn. Ili estis ok ĉar, en la lastaj momentoj, oni opiniis pli saĝe kunpreni helpon.

« Ĉio iras glate », diris la fraŭdestro.

Li eliris por kontroli la senvivan straton kaj la ĉielon, kiu rapide malheliĝis.

« Neniu. Oni povas ŝarĝi », li diris revenante.

Li timis, ke eble iu « negro » hazarde vagante en Belgio interesiĝos je tiuj pretigoj.
Sub lia kontrolo, la homoj rapide transportis la pakegojn en la kamioneton. Silvano rimarkis, ke la aŭtorisortoj rapide subfleksis.

- Kiom oni enmetos ? li demandis.
- Du mil ducent. Nun, ĉio estas ŝarĝita. Ni havas bonŝancon, ĉar ne ’stas lunlume.
- Kie ni estos ? demandis unu el la alvenantaj homoj.
- Du sur la tegmento. Kvar en la aŭto kun la tabak’. Silvan’ estos tuj apud la ŝofor’. Ĉu la tabuloj ’stas sur la tegmento, Zidor’ ?
- Jes, respondis la ŝoforo.
- Bone. Nu, he ! vi ĉiuj! Atente aŭskultu Zidoron kaj faru, kiel li diros, se vi volas enpoŝigi vian monon !

Komuna grumblado signifis konsenton.

« Do, nun foriru. »

Ĉiu okupis sian lokon.

Zidoro startigis la motoron per krankturno. Li sidiĝis malantaŭ la stirilo, ekfunkciigis la unuan rapidumon kaj premis la kluĉopedalon. Kaj la peza aŭtomobilo ekveturis direkte al la franca landlimo.

------------------------------------------DAŬRIGOTE------------------------------------------------