Keywords

esperanto
poezio
ĉeĥa
Blues
sonregistraĵoj


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + no derivative

2 166 visits


Šrámek - Kluzo (ampoemo)


Unu el plej famaj ĉeĥaj ampoemoj el la samnoma poemaro (eld. 1916)
verkita de Fráňa Šrámek (1877-1952)
(http://eo.wikipedia.org/wiki/Frana_Sramek) en E-traduko de Rudolf Hromada.
Deklamas Jan Fidel Řepa.
Registrite dum la 4-a Sabla Printempo en Písek (Ĉeĥio) en aprilo 2009.


Ege sufere pensas mi,
kie mi ŝatus vin trovi.
Stratojn mi pasas,
parkojn kaj kajojn,
belajn mensogojn mi timas,
timas arbaron. Tie tagmeze
koro pro am‘ doloras plej peze.
Se vi aperus en mia pordo,
eble ĝi estus tuj mia morto.
Mi ŝatus vin trovi inter herbejoj.


Tie en vento
ĉio kun sento sin donas
al tento.
Tablon plej simplan
la vivo jen donas,
panon vi rompas, al ŝi proponas
hume odoran,
brilas sekura rideto,
plorige simplega
estas kampflora kroneto,
pasas la nuboj, pasis la lumo,
ombroj post ĝin,
vir‘ sopiras dissemadi,
sinon fruktodonan havas virin‘ ...



Mi ŝatus vin trovi herbeje.
Hastus al vi.
Kaj kiam vespere, aĥ,irus vi for,
vi ne plu pensus jam
pri mia am-kor‘,
nur pri mia voĉo peta,
dankanta,
kvazaŭ mi estus nur kluz‘,
tie, herbeje,
belege kantanta ...
Translate into English

, Erzsébet Tuboly, have particularly liked this photo


Comments
 Hans-Georg Kaiser
Hans-Georg Kaiser club
Bonega poeto!
13 years ago.

Sign-in to write a comment.