Karel Čapek - Fabelo "Solimana princidino"
Petr Bezruč - poemo "Nur solan fojon" (Jen jedenkr…
Adiaŭ kaj tuket'
Eduard Petiška - greka mito DEDALO KAJ IKARO
F. Škroup - J. K. Tyl - Ho mia hejm' - kantas Miro…
Jan Herben - "Malriĉa knabo, kiu gloriĝis" (biogra…
Věra Ludíková - poemo Je jaro / Estas printempo
Karel Čapek - Naŭ fabeloj
Karel Čapek - Fabelo policista
Oldřich A.Fischer - Alberto Vojtěch Frič
Oldřich A.Fischer - Karel Havlíček Borovský
Eva Kantůrková - fragmentoj el la romano "Jan Hus"
Jan Neruda - Romanco pri Karolo la Kvara
J.Hašek - La brava soldato Ŝvejk
J.Hašek - La brava soldato Ŝvejk 4
J.Hašek - La brava soldato Ŝvejk 3
J.Hašek - La brava soldato Ŝvejk 2
J.Hašek - La brava soldato Ŝvejk 1
Karel Čapek - Milito kontraŭ Salamandroj
LEGENDO PRI LA PRINCO BRUNCVIK
Legendo pri la princo Bruncvik
Kristnaska poezio - en la ĉeĥa kaj en Esperanto
Jiří Kořínek - La lasta rozo (poemo muzikigita)
Pri hundeto kaj katineto de Josef Čapek (skeĉo)
Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone -
Attribution + non Commercial + share Alike
- Doc replaced on 02 May 2017
-
486 visits
Otokar Březina - Eterne denove
Otokar Březina (1868-1929)
eo.wikipedia.org/wiki/Otokar_Březina
ETERNE DENOVE
la 2-a parto de la poemo "La lokoj de harmonio kaj repaciĝo"
el la poemaro "Manoj" (1901)
el la ĉeĥa originalo tradukis Jiří Kořínek
eo.wikipedia.org/wiki/Jiří_Kořínek
deklamas Miroslav Smyčka
eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smyčka
registrite omaĝe al lia forpaso (25.4.2017)
sonreĝisorado kaj teknika prilaboro
- Vladimír Türk
eo.wikipedia.org/wiki/Vladimír_Türk
registrite en 2012
La teksto paralela en originalo kaj en traduko videblas ĉi-tie:
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/44735166
Ĉiam nove ni - venkitaj - kanton de la kantoj lanĉas,
en terur' kaj dolĉo tremas sub misteraj manoj kord'.
Ni, falĉistoj Viaj, vojon tra l' temp-agro al ni falĉas,
sed ĝis horizont' senfina maturiĝas la rikolt'.
Centoj de la sunoj falis al senlima spik-ebeno,
sed ne ĉesas por animoj tago kaj somera ard'.
Kaj post fin' de nia kanto, nekonataj fratoj venos,
helaj manoj frapos kordojn de l' silenta nia harp'.
Dum la koroj ŝtorme batos - antaŭfestaj sonoriloj-,
dum printempoj lule dancos sur giganta Tera sfer',
dum forgeson vane trinkos daŭrsoifaj lipo-miloj,-
tra matenaj nebul-montoj koroj celos al esper',
kaj dum Morto silentema pasos urbojn en tumultoj,
nuptoĉambrojn, kaj tagiĝojn de plezur' kaj senĉesa ĝu',
batalkampojn de la kosmo, parkojn riĉajn je sun-multoj,
ĉieesta, delikata, saĝa, venka ĉiam plu:
manoj ĉe la kant' levitaj, palpe ŝerĉaj, nostalgiaj,
kiel floroj supren kreskos ĝis enorm' de Via glor',
sub la volboj infinitaj la pilgrim' spirit-legia
en bivako nova haltos sub tendara stel-dekor';
kun potenc' tra bru' de l' mondoj tondros vortoj harmoniaj
- avangard' spirit-armea ĉe kapturna ascendad' -
poste, kun flugiloj disaj, haltigante flugon sian,
en temp-ŝtormo fikse pendos en senmova atendad'.
Translate into English

- Keyboard shortcuts:
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to comments on this doc
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.