Keywords

Neznámý interpret


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike

787 visits


Nur mankas vi (moldava romanco) - kantas Ivana Karašová kaj Milena Jelínková


teksto: Mihai Eminescu (1850-1889)

eo.wikipedia.org/wiki/Mihai_Eminescu

tradukis: Aĥill Averbuĥ

Kantas Ivana Karašová (solo) kaj Milena Jelínková (akompana voĉo), pianoakompanas Tadeusz Karaš - membroj de la Sekcio de nevidantoj de Ĉeĥ Esperanto-Asocio

Aperis sur la nova kompaktdisko "Kun kanto ĉirkaŭ la mondo", kiun eldonis ĈEA kunlabore kun la Sekcio de nevidantoj en julo 2016.

Kovrilo de la kompaktdisko kaj aldonaj informoj:

www.ipernity.com/doc/181031/43197306

TEKSTO

1
Hirundoj suden flugas jam,
de prujno blankas vasta kamp',
abundas pro rikolt' la viv',
nur mankas vi, nur mankas vi.
Revenu, kara amatin'!
Mi revas ĉirkaŭbraki vin.
Finiĝu longa nia dis'
per dolĉa kis', per dolĉa kis'.

2
Ĉu vi memoras pri ĉi lok',
kie promenis ni dum nokt'?
Ĝis nun tremetas mia kor'
pro l' rememor', pro l' rememor'.
Virinoj estas kvazaŭ stel',
mirigas nin ilia bel'.
Sed ĉiujn ja superas vi:
vi belas pli, vi belas pli.

3
Festeno regas en anim',
per amo vi lumigas ĝin.
Feliĉon portas tiu flam'
de via am', de via am'.
Ĉi tie regas la aŭtun'
kaj foliaro falas nun.
Nur ial ne revenas vi,
nur mankas vi, nur mankas vi.
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.