fotopoemo
Andy (kubano)
Anjo (kantistino)
Cezar
Daniela
David S. (Izraelo)
Katalin Kovats
Natalie
Paul Peerarts
Phl, Francio
Povra poeto, de Spitzweg
|
|
|
|
Cezar
Povra poeto
Povra estas mi, poeto,
sub kovrilo pro la frid',
sed mi pensas pri soneto,
pri la poezi' kun fid'.
Ĉar tre pluvas tra l' tegmento,
pendas super mi ombrel'
sed mi estas ne sen dento,
sciencema, fil' de bel'.
Interlipas mia plumo,
mi serenas kun fervor'.
Libroj planke pro cerbumo.
Sankte brulas mia kor'.
Povra estas mi, asketo,
kaj mi kuŝas sur matrac',
apud vando sen tapeto,
sed mi verkas kun aŭdac'.
Homoj stultaj laŭte ridas,
kiam tiaj vidas ĝin.
Ili nur pri mono fidas.
Tial kraĉas do sur min.
Povra estas mi, poeto,
sed cezar' de l' fantazi'.
Eĉ por domo aŭ buĝeto
mi ne volus esti vi.
Rimarkoj: Kiom ofte oni jam ridis pri tiu Spitzweg. Sed, se la floristoj nun volas rigardi kiel aspektis tulipoj kaj rozoj en lia tempo, ili plej fidas al Spitzweg, kiu tute ne estis revulo, sed sciencema apotekisto kaj pasia ĝardenisto. Li pentris florojn kaj multajn aliajn aferojn tute precize. Nur nun oni ekkomprenas, ke li estis pli ol pentristo de idiliaj mondoj. Eĉ aktiva revoluciulo en 1848 li estis, kaj krome poeto. Plej fama li estas kiel granda pentristo-artisto, sendube! Kaj kia okuluma homo! Liaj bildoj estas plenaj de humuro, kaj samtempe ili pensigas nin, eĉ dialektike provokas nin. Tiel, kiel lia plej konata bildo faras tion: „La povra poeto.“ En la unua momento ĉio ŝajnas klara pri la bildo, sed kies pozicion li prenas efektive, tiun de mokulo pri tiaj poetoj, aŭ ĉu li estas ilia admiranto? Ĉu estas memportreto? Nenio tiel simple per jes aŭ ne respondeblas, se oni ekkomprenas la geniulon Spitzweg.
Hans-Georg Kaiser
ARMER POET
(nach dem bekannten Bild von Carl Spitzweg)
Arm bin ich und lieg' im Bette,
denn im Zimmer ist es kalt.
Doch ich schreibe hier Sonette
über Schmetterling und Wald.
Weil es regnet unterm Dache,
hängt gleich über mir ein Schirm.
Nun, ich bin ganz bei der Sache
und im Reich der Dichtung firm.
Halt' in meinem Mund die Feder,
schreibe heiter voller Scherz,
neben Büchern dick in Leder.
Heilig brennt mein Dichterherz.
Arm bin ich, es fehlt die Knete.
Besser geht es Hund' und Katz'.
An der Wand fehlt die Tapete.
Doch ich feile an dem Satz.
Spöttisch lachen viele Leute,
wenn sie mich Poeten seh'n.
Nur das Geld bewegt die Meute,
wollen andres nicht versteh'n.
Doch ich bin von andrer Sorte,
ein Caesar der Fantasie.
Nicht für Geld und gute Worte
möcht' ich einmal sein wie sie.
PS: Link: Spitzweg
PSS: http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/99.html
Ha, mi! / Ha, ich!
|
|
|
|
fotis Cezar
Cezar
Kokteleja ĝojo
Belajn dentojn ŝi havas,
laŭ figuro tre ravas.
Krome ŝia rideto
estas verva impeto.
La boteloj en vicoj
estas ŝiaj komplicoj
por la ĝojaj atakoj
al sinjoroj kaj frakoj.
Kokteleje la ino
nin konkeras per vino,
ĝis de ĝi ni dependas,
ĉar ni ĉarmon kunmendas.
Dum ĉe l' fin' ni ebrias,
ŝi ridante mencias:
"Ne elverŝu de l' glaso,
kostus kromon ĉe l' kaso."
Senfineco: Kassel Documenta-2
|
|
|
|
https://www.ipernity.com/blog/cezar/49073
el Vikipedio
Cezar
Senfineco
http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/32.html
maro, ondo,nubo, plaĝo, montaro
|
|
fotis Cezar
Cezar
Pli da maro
(Por Erich Fried)
Finon al la kramfado kaj
al la kramfeca batalo.
Sobriĝu momenton,
bojantaj hundoj,
haltu foje, estu unu fojon
en via vivo romantikaj poetoj:
aktujportantoj kaj feliĉdistretantoj,
pelantoj kaj pelatoj ne plu sentantaj
la Teron sub la piedoj.
Koncentriĝu foje al vi mem,
sentu kiel bruas la maro,
kiel flugas delfenoj pro feliĉo,
kiel pulsas la kosmo en vi,
kiu fluas lante kiel marosablo
tra viaj vejnoj!
Pli da maro,
nur plu tiel!
Hans-Georg Kaiser
Mehr Meer
(Für Erich Fried)
Schluss mit dem Krampf und
dem verkrampften Kampf.
Besinnt euch, ihr bellenden Hunde,
haltet inne, seid einmal
in eurem Leben romantische Poeten,
ihr Aktenträger und Glücksvernichter,
ihr Hetzer und Gehetzten,
die ihr die Erde nicht mehr an den Füssen fühlt.
Geht einmal in euch, fühlt wie das Meer rauscht,
wie Delphine fliegen vor Glück,
wie der Kosmos in euch pulst,
wie er wie Meersand euch
durch die Adern rinnt!!
Mehr Meer,
nur mehr so!
Erich Fried
Maro
Se oni venas al la maro,
oni unue eksilentu
ĉe la lastaj herbotigoj.
Oni perdu la fadenon
kaj enspiru
la salan ŝaŭmon
kaj la akran sibladon de la vento
kaj elspiru
kaj ree enspiru.
Se oni aŭdas segi la sablon
kaj la frotadon de la ŝtonetoj
en longaj ondoj,
oni finu devi
kaj ne plu volu voli ion,
nur maron.
Nur maron.
Erich Fried
MEER
Wenn man ans Meer kommt
soll man zu schweigen beginnen
bei den letzten Grashalmen
soll man den Faden verlieren
und den Salzschaum
und das scharfe Zischen des Windes
einatmen
und ausatmen
und wieder einatmen
Wenn man den Sand sägen hört
und das Schlurfen der kleinen Steine
in langen Wellen
soll man aufhören zu sollen
und nichts mehr wollen wollen
nur Meer
Nur Meer.
Satano submaske
Pluvombrelo el Ĉinio
Persvado natura
|
|
https://www.ipernity.com/blog/cezar/234936
Cezar: Persvado
PS: —laŭ la ĉineska versformo 'Zuihuayin' (ebrio en la ombro de l' floroj)
Ruĝaj rozoj, ruĝaj rozoj...
|
|
|
https://www.ipernity.com/blog/cezar/234414
Vejdo: Bondeziron al virinoj
Cezar :Internacia Tago de l' Ino en la jaro 2010
—laŭ ĉinesko Zuihuayin
Piedspuroj
|
|
|
https://www.ipernity.com/blog/cezar/234294
Cezar. Spuron mi pentras, mian propran
—laŭ ĉinesko Zuihuayin (ebrio sub ombro de floroj)
Amoro plantas amon.
beleco de geometriaj figuroj
Ŝia elekto / Amora taglibro
|
|
https://www.ipernity.com/blog/cezar/250699
Cezar: Ŝia elekto
http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/244.html
Cezar:Peku, sed...
PSS: Laŭ instigo de la ĉina E-poemo pri volupta buroestro: Amora taglibro
Cezar : Sorĉokanto kontraŭ la kancero
|
|
|
https://www.ipernity.com/blog/cezar/53337
Cezar : Sorĉokanto kontraŭ la kancero
http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/206.html
Bunta papilio
|
|
https://www.ipernity.com/blog/cezar/139293
Cezar: La voko de l' papilioCezar : La voko de l' papilio (poemeto)
PS: http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/27.html :
Cezar: Neĝoreĝino
|
|
https://www.ipernity.com/blog/cezar/65698
Kastelo Altenburg, ekspozicio
Cezar
Neĝoreĝino
Papagofloro kaj aliaj
|
|
foirplaco Altenburg
Cezar
Konsiloj por
malĝoja amikino
Lernu vin, ho kara, ŝati,
ĉar ne helpas sin kompati.
Se vi estas por vi blinda,
mankas memestimo inda.
Ĉar ja estas sed kaj tamen,
vi neniam diru amen!
Se necesas, eĉ adultu,
sed neniam simple stultu.
Vi ne estu ŝaf' kaj predo
aŭ citrona in' aŭ ledo.
Estu freŝa, estu forta,
se necesas, eĉ senvorta.
Estu, kiam ajn, kuraĝa,
kaj ĉe l' fin' de l' vivo saĝa.
Flugu sola al la Luno,
brilu ene kiel suno.
Lernu esti sen modesto,
jen la viv' fariĝas festo.
Honesteco ne sufiĉas,
se vi tamen sklavo iĝas.
Dependigu vin ne ĉiam
kaj se eblas, eĉ ne iam.
Se vi pri vi mem nur dubas,
via tuta vivo rubas.
Kara, serĉu al vi celon,
serĉu veron, serĉu belon.
Iĝu lerta vivartisto
kaj konsciu pri rezisto.
Se vi lernas mem vin ami,
jen vi scias ankaŭ dami.
Al fiuloj ĵetu ganton,
Ne adoru plu la vanton.
Vivu ne nur do por plaĉi,
tia vivo devas aĉi.
Spitu do al la postulo;
plaĉi volas ina nulo.
Se vi ĉion el vi kreas
kaj ne plendas kaj ne veas,
jen ŝanĝiĝos via sorto.
http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/67.html
Crime time - Krimotempo
|
|
fotis Cezar
Cezar
Rimi nur por rimi
( de literaturspecialistoj al poetoj)
1
Rimi nur por rimi
estas grave krimi.
Se vi tamen faras,
la poemo 'knaras'.
2
Rimu ne hazarde
aŭ hazarde arde.
Se poet' porrimas,
li perrime krimas.
3
Rimu serioze,
ne tro loze roze.
SE LAŬ NI vi rimos,
ni vin tuj estimos!
http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/230.html
Sola, ĉu ankaŭ soleca?
Jump to top
RSS feed- Latest items - Subscribe to the latest items added to this album
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter