fotopoemo
Andy (kubano)
Anjo (kantistino)
Cezar
Daniela
David S. (Izraelo)
Katalin Kovats
Natalie
Paul Peerarts
Phl, Francio
Hura, neĝas!
|
|
fotis Cezar
Cezar
Hura, jam neĝo falas!
"Hura, hura, hura,
jam neĝo falas ja!"
Kvankam eĉ homoj krias,
ke vintro ege fias,
nin ravas neĝofal'
de flokoj al la val'!
"Hura, hura, hura!
Jam neĝ' surstratas ja!"
Ĝi faras ĉion glata,
kaj blanka kaj laŭvata.
La sledoj ekveturas,
infanoj grege kuras.
"Hura, hura, hura,
jam flokoj dancas ja!"
Alvokas ĝi plezuron
kaj hundojn en la spuron.
La neĝobuloj flugas
kaj vangoj frostlanugas.
"Hura, hura, hura,
Jam vintro venis ja!"
La flokfalado strias
kaj ni plezure krias:
"Saluton al vi, neĝo,
nun vintro estu reĝo!"
PS: Hodiaŭ Donjo kaj mi vidis la unuajn neĝoflokojn en la aero, sufiĉe da inspiro por mi por foje verki vintropoemon:). Se la printempo venos, mi tiam verkos eventuale poemon pri "oldulo vintro", ke li retiriĝu finfine. Nu, ĉio havas sian tempon, eĉ la verkado de naturpoemo okazu prefere laŭsezone...
troviĝas en cezarpoemoj
Kiu estas tiu frenezulo? / Wer ist der Verrückte?
|
|
Donjo kiel tombovartistino
|
|
fotis Cezar
Cezar
Nur gastoj surtere
Jen eble estas lasta foj',
ke mia man' en via kuŝas,
ke mi, migranto, sur la voj',
jen viajn dolĉajn lipojn tuŝas.
Vi ridas hele kaj kun ĝoj'
kaj tiel softe min karesas.
Sed mi, migranto sur la voj',
pri mia timo nun konfesas.
Ni estas gastoj nur sur Ter',
eĉ, se ni kiel ajn feliĉas.
Pro l' skeletul' aŭ Lucifer'
plej rava amo ja finiĝas.
Ne por eterne brulas am',
finiĝas tiu kiel ĉio.
Kaj ĝuste tial, kara dam',
vi amu plu min kun pasio.
Ja eble estas lasta foj',
ke mia man' en via kuŝas,
ke mi, nur gasto sur la voj',
jen viajn dolĉajn lipojn tuŝas.
Sonoriloviro - Klingelmann
|
|
aranĝis kaj fotis Cezar
Cezar
(A)larmoj
Larmo vira
lame iras.
Ina larmo
nin altiras.
Larmo vira
multekostas.
Ina larmo
koste postas.
In-alarmo
nin alarmas.
Sed la ina
larmo ĉarmas.
http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/154.html
Plagata klaŭno
|
|
|
el cirklibro
Cezar
Plagata edzo
Sekstag', sekstag'!!
Tia in' estas plag'.
Kaptante laŭ bubo
ŝi falas ĉe rubo:
"Boru, boru,
ni tuj ekamoru!"
PS: Laŭ ĉinesko Tiaxiaoling
https://www.ipernity.com/group/cxinesko
grego de nuboj
pego - Specht
mevo en Portovenere - Möwe in Portovenere
|
|
Hans-Georg Kaiser
Mevaj revoj
Revoj estas kiel mevoj,
ne eĉ pensas do pri devoj.
Ili tentas eĉ la decon,
la plej belan edzinecon.
Revoj ja flugilojn donas;
sed la sobra viv' admonas:
"Restu, hom', prefere hejme,
kion ajn vi revas eme.
Kiel ajn sopiro logas,
la espero vin mensogas.
Hejme estas varma forno
kaj ne revo nur sen dorno."
Tamen revoj tre necesas,
tion mi kun ĝoj' konfesas;
se ne estus mevaj revoj,
restus al ni nur la devoj.
Obama etiĝas pli kaj pli- Obama wird immer kleiner
|
|
https://www.ipernity.com/blog/cezar/138342
Cezar: Di' helpu vin, Obama!
http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/181.html
Okulta damo, ĉu en depresio?
|
|
fotis Cezar
Cezar
Depresio
Plagas min plu depresio,
sed mi pensas - pro nenio.
Pro nenio mi suferas,
dum narcise mi surteras.
Depresio nur min plagas.
Dum pro blua flor' mi vagas.
Depresio pro nenio,
dum mi vivas preter ĉio.
Depresi' embuskas ĉie,
en muziko, ie tie.
Se min depresio skuas,
mi elkore kun-Biĵu-as.
Depresien mi forrajdas,
dum animo mia tajdas.
Depresio min atendas,
ĉu la lando rekomendas?
Identeca krizo
|
|
fotis Cezar
CEZAR
IDENTECA KRIZO
Identeca krizo,
ĉu min kaptis ftizo?
Ŝajnas, ke mi flugas;
ĉu mi eĉ lanugas?
Hundas mi aŭ nubas?
Aĥ, mi pri mi dubas.
Ĉu mi estas besto,
ĉu nur vata vesto?
Softe falas la neĝ' (kanto)
|
|
|
www.ipernity.com/blog/cezar/114062
Eduard Ebel (1839-1905)
Softe falas la neĝ'
- kristnaskkanto -
simio kiel pensulo
|
|
|
|
el Vikipedio
Cezar
La pensulo
Mi pensas kaj pensas:
Ĉu pensoj sensencas?
Ĉu pensoj utilas,
se hom' nur babilas?
Ĉu movi do manon?
Ĉu baki la panon?
Ĉu pensi kaj sidi
sen krei aŭ ridi?
Ĉu pensi sen agi?
Nur pense do vagi?
Ni pensu kaj faru,
praktike komparu!
http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/220.html
Domino
Jump to top
RSS feed- Latest items - Subscribe to the latest items added to this album
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter