Keywords

klasikmuziko
Cezar
J.S.Bach


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

777 visits


Toccata and Fugue for organ in D minor, BWV 565


Johann Sebastin Bach
Translate into English

Comments
 Maria
Maria
mia plej ŝatata komponisto kaj unu el plej aŭskultataj verkoj
14 years ago.
 Hans-Georg Kaiser
Hans-Georg Kaiser club
Ĉu vi kredas, ĉu ne, ankaŭ estas mia plej ŝatata komponisto, la plej genia kaj multflanka el ĉiuj, li havas la nomon Bach (rojo), sed li devus havi la nomon RIVEREGO. Li estas komparebla al la riverego Nilo, eterne fruktoporta por ĉiuj, por la aŭskultantoj, por aliaj komponistoj, Bach, tio estas la markonomo por la plej forta kaj plej eltenema muzikista dinastio, kiu kiam ajn ekzistis.

Mi estis en lia muzeo proksime de Vajmaro, tie mi ekkomprenis, kiu estas Bach, poste mi rigardis ĉiujn filmojn kaj dokumentfilmojn pri li, kaj li kreskis kaj kreskis en miaj okuloj. Frederiko la Granda, lia tempkunulo, por kiu li verkis la Brandenburgajn Koncertojn ne estis tre granda, sed Bach, kiu iam ludis antaŭ tiu militreĝo estis giganto, interalie ankaŭ viro, kiu neniam eĉ nur per unu vorto laŭdis la murdbruligistojn de l' historio, Bach estis tute je la flanko de lia majstro Jesuo Kristo, jen ne estis loko por militistoj kaj murdistoj de tutaj popoloj.

Bach estis revoluciulo en la muziko, kaj li sciis tion, ankoraŭ kiel preskaŭblindulo li ĉizis siajn ĉefverkojn, siajn plej gravajn temojn kaj ekkonojn en kupron, por ke ni pli bone komprenu liajn intencojn, li estis heroo de la muzikkulturo, ĝis lia lasta vivmomento. Lia tuta vivo estis batalo por la "bona muziko", por la emancipigo de la muziko en la absolutaj ŝtatoj. Bach multe kontribuis al tio, ke muzikistoj perdis pli kaj pli la staton de vagabondoj sen urborajto aŭ tiun de nuraj aĉe pagataj turblovistoj en la urboj. Nu, Bach estis la komenco de la moderna klasika muziko, kiel ni ŝatas ĝin, sed ne nur tio, ankaŭ la rokmuzikistoj scias sian Bach, kaj sen li ne povus ludi plu tiel imprese. La Toccata estas por mi rokmuziko de la plej alta ŝtupo, komparebla al Nice or Emmerson Lake & Palmer, ĉiuj tiuj estis liaj adeptoj. nekredeble ke tiun verkon komponis dekok-jara junulo, kiu tiam nokte en Arnstadt devis pugnobatali kun iuj fanatikaj idiotoj, kiuj ne ŝatis lian "blasfemian naŭzigan" muzikon, kiu nun estas rekonata kiel vojpretiganto ankaŭ de moderna muziko kiel ekz. rokmuziko ks. .
14 years ago. Edited 14 years ago.

Sign-in to write a comment.