Ili nomis lin Pedersoli
"Ni havis eĉ ne ne halonaĝejojn." Bud Spencer naĝis por Italio ĉe la Olimpiaj Ludoj, antaŭ ol li estis aktoro en 104 filmoj.
Carlo Pedersoli en la 1950-aj jaroj apartenis al la plej bonaj naĝistoj de la mondo. Poste li konkeris kiel Bud Spencer la filmmondon: "Kvar pugnoj por haleluja", "Ili nomis lin kulo", "Platpiedulo faras ordon". Nun Pedersoli vivas en Romo.
SG: Bonan tagon, sinjoro Pedersoli, ĉi tie estas la Sudgermana Gazeto. Ni volus vin...
Pedersoli: Vi vokas el Germanio, ĉu? Mi studis du jarojn en Germanio. Sed mian germanan mi ree forgesis. Sed mi ĝuste faris filmon en Berlino. Ĝi venos oktobre en la kinejojn. Ĝi nomiĝas, nu, kiel li nomiĝas do, Nelly! Kiel nomiĝas la nova filmo?
(el la fono:) "Murdo estas mia negoco, kara."
Pedersoli: "Murdo estas mia negoco, kara."
SG: Kiu estas Nelly?
Pedersoli: Mia sekretariino. Mi estas nun jam 78-jara kaj mi faris 104 filmojn, jen mi nun vere ne povas memorteni ĉiujn. Vi do vokas el Germanio? Ĉu ne?
SG: Jes. Ni volas ekscii iom pri via tiama vivo, antaŭ ol vi fariĝis Bud Spencer. Iom pri via kariero kiel naĝisto. Vi estis ja dufoja partoprenanto de la olimpiado. Ĉe la ludoj en la jaro 1954 en Helsinki vi fariĝis kvina.
Pedersoli: Jes, mi estis jam kiel naĝisto elstarulo. Carlo Pedersoli estis granda stelulo! Kun kvar jaroj kaj duona mi lernis en Napolo la naĝadon. Okjara mi partoprenis la unuan fojon en konkurso kaj gajnis ĝin. Kiel brustnaĝisto mi fariĝis trifoja ĉampiono de la junularo: en 1941, 1942 kaj en 1943. Dudekjara mi rimarkis, ke mi estas kiel kraŭlonaĝisto ankoraŭ pli bona. Sep sinsekvajn jarojn mi fariĝis itala majstro en la libera stilo. De 1950 ĝis 1957. Mi estis la unua italano, kiu naĝis la cent metrojn da libera stilo en malpli da tempo ol dum minuto.
SG: Nekredeble! Kaj tiam vi decidis fariĝi Bud Spencer, ĉu?
Pedersoli: Do, se mi nun rakontos al vi, kiel kaj kiam mi filmaktoriĝis, jen ni sidos ses jarojn ĉi tie.
SG: Ni simple diru, ke vi uzis vian konatecon kiel naĝisto por transiĝi en la lukran filmnegocon.
Perdersoli: Kiajn stultaĵojn vi parolas tie! Mi neniam volis fariĝi aktoro. Dum mia kariero kiel naĝisto mi rolis nur dufoje kiel statisto. En 1967, dek jarojn post kiam mi finiĝis la naĝadon, ili telefonvokis min kaj demandis, ĉu mi foje provu kun granda rolo. Sed mi terure timis, ke mi detruos per filmfiasko mian bonan reputacion kiel naĝisto. Tial mi elpensis la artistan nomon Bud Spencer. Bud kiel la biero kaj Spencer kiel Spencer Tracy. Mi vere volis partopreni nur en tiu unu filmo: "Dio pardonas, sed ni ambaŭ neniam". Tiel ĝi nomiĝis. Nu jes, fine tamen fariĝis 104 da ili.
SG: Kiel Bud Spencer vi fariĝis senmortema.
Pedersoli: Neniu estas senmortema. Ankaŭ ne Bud Spencer. Nur Dio en la ĉielo estas senmortema.
SG: Sinjoro Pedersoli, ĉu vi rigardos la naĝkonkursojn en Pekino?
Pedersoli: Kompreneble, mi apenaŭ povas atendi tion. Mi rigardos al mi ĉion en la televidilo. Dormi mi certe ne povos. Ĉar ili ĉion elsendos meze de la nokto.
SG: La italanoj povus tute bone sukcesi fine.
Pedersoli: Tute bone sukcesi fine, ĉu? Filipo Magnini estas mondĉampiono pri cent metroj de libera stilo. Ni havas la la plej bonajn naĝistojn de la mondo! Masimiliano Rosolini, Emiliano Brambila - la knaboj ĉiuj povas gajni konkurson
SG: Kio ŝanĝiĝis en la naĝsporto ekde via aktiva tempo?
Pedersoli: Tio estas nun tute alia mondo. Tion oni vidas jam pri la tempoj. La mondorekordo pri cent metroj de libera stilo troviĝas ĉe 47 sekundoj. Malpi ol minuton naĝas jam la knabinetoj. La sporto estas nun ekzercata multe pli profesie. Jen enestas tuta scienco. En la trejnkampadejo ili naĝas jam 15 kilometrojn po tago. M tiam naĝis eble mil da metroj tage. Kaj mi ŝanĝis sepdekfoje la trejniston, ĉar ili ĉiuj ne taŭgis. Jen ĉiam aperis iu, kiu supozis regi la fakon pli bone ol iu alia.
SG: Certe ne estis facile kun vi, ĉu ne?
Pedersoli: Jes ja, mi estis ja komplika ulo. Mi eĉ fumis.
SG: Kion? Kiel profesia naĝisto?
Pedersoli: Skatolon po tago. Ĉio ĉi ne estis tiom profesiema. Estis antaŭ sesdek jaroj. Dio mia, jen por la vintro eĉ halonaĝejoj ne estis je dispono. Tial mi boksis en la fridaj monatoj por resti en formo. Ĉe tio mi lernis multon por mia rolo kiel Bud Spencer. Kaj rugbeon mi same ludis. Mi estis foje itala majstro ĉe la ĉampionado de studentoj...
SG: Ankaŭ tion aldone, ĉu? Kaj en la interreto vagadas la onidiro, ke vi jam estis profesiulo por akvopilko.
Pedersoli: Tio pravas. Mi ja kiel akvopilisto neneiam estis partopreninto de Olimpiaj Ludoj, sed kvin jarojn en la nacia teamo, kiel centra ludisto. Mi ekzercis ĉian penseblan sporton krom du da ili...
SG: Diru do!
Pedersoli: Ĵokeo kaj baletdancisto.
Intervjuo fare de Lenz Koppelstätter,
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
nask. je la 31-a de oktobro en 1929 en Napolo, Italio; kiel civitano nomata Carlo Pedersoli, estas itala verkisto, film-kaj televidaktoro, iama naĝisto, kantisto, komponisto, fabrikisto, juristo, scenarverkisto, mododezajnisto, eltrovinto kaj muzikproduktisto. Konata antaŭ ĉio kiel Bud Spencer flanke de Terence Hill en multnombraj italaj pugnobatalaj komedioj de la Sovaĝa Okcidento, ludas plej ofte obstinkapan, flegman, sed bonkoran figuron, kiu batoforte venkas siajn kontraŭulojn.
- nur du fojojn en sia vivo li efektive pugnobatalis
- akiris en 1975 helikoptero-pilotlicencon
- fondis la flugasocion Mistral Air, krome ĉenon de Fast-Food-butikoj: Bud Food kaj modofabrikon por infanvestoj
- dezajnis propran vestomarkon
- komponis kelkajn muzikaĵojn, ankaŭ por Rita Pavone
- posedas 12 patentojn (i.a. por elektra ludomuso, unuvojan dentbroson kun interna dentokremo, promenbastonon kun enigita seĝo kaj tablo
- regas diversajn lingvojn: krom al itala la germanan, la anglan, la hispanan, la portugalan kaj la francan
- ŝatas brazilan muzikon kaj klasikan ĵazon
- ludas kiel en multaj filmoj efektive baritonsaksofonon
- havas ekde 2003 artifikan kokson el metalo
- pezis ĝis 160 kilogramojn
-havas pugnoamplekson de 33 centimetroj
-estas 1,93 metrojn alta
Citaĵoj
"Eĉ ĉimpanzo povas fariĝi aktoro en kinofilmo. Ĉiu sceno estas ripetata ĝis 25 fojoj."
„Mi amas bonan manĝon. Kaj ju pli aĝa oni iĝas des pli oni sentas, ke la manĝo estas kiel sekso, korpa plezuro, kiu de tempo al tempo kulminas en orgasmo."
"Baze mi ne komprenas min kiel ĝustan aktoron, sed kiel karakterfiguron, kiun mi prezentas."
el Vikipedio
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Donjo kaj mi feriis en Waren/Müritz, Germanio, mi multe fotis tie.
Via 'ĉimpanzo' estas iom suspekta al mi, ĉu vi havas ekzemplon en la E-literaturo, en vortaro? Mi, kiel gernano ne konas la esprimon, ĝi ne etas tre logika, ĉar ja ne temas pri la simieco, sed pri la avantaĝa eteco de la ĵokeo, ĉu ne? Simieto do pli trafus la aferon, tamen, nur en tradicia formo, mi ankoraŭ dubas, ĉu vi pravas. Eble estas nur hungarismo.
Amike, Cez!
perfekta miskompreno miaflanka, mi nun ekkomprenas, ke mi skribu "ĉimpanzo" por "ŝimpanzo", nu, en ordo, tiel mi faros...
Ĉu ni satripozis, certe ne, ĉar ni ne lernis ripozi ĝis nun:), ni estas TRO aktivaj, kaj tial nun bezonas ripozon de la fia malripozo nomata forpermeso. La vorto forpermeso estas vera sklavvorto, tamen ne tute malĝusta... Sed kion diri pri homoj, kiuj permesas al si eĉ ne forpermeson aŭ feriojn en la forpermesa aŭ feria tempo? Superaktiveco estas vere kondamninda plago, kiel Riŝe ĝuste rimarkas, nur la homo, kiu povas pensi, kiu povas pensi al si esperon, estas tiel stulta atendi ion de la espero. Precipe tiu stulta espero voli plaĉi al aliaj je ĉiu prezo nur pro aplaŭdo, oro kaj gloro. Kiam ni fariĝos plenkreskaj, mi timas, ke neniam.
Viaj Cez!
PS: Simioj kiel azenoj ne estas stultaj, sed saĝaj, ĉar ili scias, ke ofte ne indas la penon labori por homoj, se azeno ricevas batojn, li sterniĝas kaj ne reekstaras, per kio ajn oni logas ĝin, kaj simioj kondutas nur stultaj, ĉar tiel ili evitas tute la laboron por homoj...kaj vere, kiun sencon havus por ili? Neneiun, nur la homo laboras por malsatsalajro, po la stulta espero, ke la tempoj iam ŝanĝiĝos. Ankaŭ la bovoj ne estas tiel stultaj, ili scias tre bone, ke ili estas nur ŝtipkapuloj por homoj:).
Sign-in to write a comment.