http://www.satesperanto.org/Inoj-fortaj-kaj-inoj-de-forto.html



Karesema
Inoj fortaj kaj inoj de forto


Inoj fortaj gimnastikas ĉiutage
por beligi sian korpon...
Sed inoj de forto konstruas
amikecajn rilatojn
por beligi la animon.
Inoj fortaj timas neniun kaj nenion..
Sed inoj de forto elprenas iom
de la kuraĝo el siaj timoj...
Inoj fortaj ne permesas, ke iu

forprenas de ili la plej bonan.
Sed inoj de forto disdonas...
al ĉiuj sian plej bonan.
Inoj fortaj faras erarojn kaj evitas ilin estonte.
Inoj de forto antaŭvidas, ke la eraroj
en la vivo povas esti ankaŭ benoj...
kaj per ili maturiĝas.

Inoj fortaj havas trankvilan rigardon
sur sia vizaĝo...
Sed inoj de forto gracias per sia tuta figuro.
Inoj fortaj kredas pri sia sufiĉa forto
por la vivo-paŝoj...
Sed inoj de forto konfidas, ke
dum la marŝado ili pli kaj pli fortiĝas.

Ĉie oni trovos kiajn ajn inojn .
Simplajn, kuraĝajn, timemajn,
dolĉajn, amarajn, obstinajn.
Ĉiujn kun apartaj roloj.
Ne gravas kiajn rolojn ili ludas...
ĉar de ĉiuj la mondo havigas al si
bonajn kaj senlimajn instruojn.