http://www.satesperanto.org/Memore-al-Johano-Luko-Bergxono.html



Memore al Johano-Luko Berĝono

Malhoma Parizo!
Ĉe l' ventro de l' krizo
elvivas vipuroj,
ŝakaloj, vulturoj.
Kaj simpla hom' tie
eltenas ne plie.

Naturo alvokas,
Libero provokas.
De longaj monatoj
jam mankas rilatoj
eĉ kun la konatoj.

Ĉe branĉo de kverko,
soleca ĉefverko:
kolnodo kaj ... ĉerko.

PS:
Memore al Johano-Luko Berĝono, kiu, 35-jara, pendumis sin en la arbaro de Fontanbelo la 27an de julio 1994. Marcelo Redoulez, amiko lia. Aŭgusto '94 Juna Penso, organo de la Junulfako de SAT, unika numero de aparta serio, 1994