http://cezarfotoj.blogspot.de/2014/06/elefantogardeno-eltondita-kaj-skanita.html





Cezar
Elefantoĝardeno


La elefantoĝardenon mi trovis sur la pakpapero de librosendaĵo, mi elŝiris kaj poste iom pritranĉis ĝin! 'Kion oni povas lerni el tio?' diroj kelkaj homoj mirigite. Jen mia respondo: Ke en ĉio estas ĉio, tiel, kiel en akvoguto respeguliĝas la tuta mondo. La mondo estas senfina en ĉiu direkto, ne nur universen, sed ankaŭ mikrokosmen kaj ankaŭ por la fantazio ne ekzistas limo. Tial la VIVO NE DEVAS ESTI ENUA! Sed antaŭ ol la vojaĝo en la aventuron VIVO povas komenciĝi, necesas, ke ni deŝiru la tabulon, kiun monfiksita socio najlis sur nian kapon, por ke ni estu nur laborsklavoj kaj ne rimarku, kiom bela kaj senfine mirinda la mondo estas. Esperanto estas nur unu el multaj fascinaj mirakloj, sed konsentite, eksterordinare interesa. Zamenhof sciis tion, ke en dekses reguloj la tuta mondo kun sia tuta fantazio havas lokon, tial en la fundamento troviĝas ankaŭ fabelo kaj, se oni legas la frazojn en la fundamento, oni povas lerni, ke Zamenhof tute ne havis lignotabulon antaŭ la kapo, sed, ke li konsciis, ke en ĉio estas ĉio "en nuce", jen ideo, kiu fontas precipe forte el la pensado de la nederlanda lentoŝlifanto kaj filozofo Spinoza. Jen la filozofo, kiun la sampensema homafabla poeto Goeto tiom admiris. Do, ne estas hazardo, ke Zam tradukis tekstojn de Goeto. Ili estis spiritaj fratoj.


Gloso: "en nuce" (enkerne, esence)