Ludmila Jevsejeva
Aŭtuna melodio

Silentas park‘. Aleo nigra mutas.
En forgesita laŭb‘ fantomas ombra lud‘.
Aŭtun‘ sopire melodion flutas.
Melankolia sonas la prelud‘.

Banale nuda Faŭno ŝtonigita
Satane ridas al falanta stel‘
Laŭ leĝo de jarcentoj mortigita.
Nenio daŭras! … nek la viv‘, nek bel‘.

Silentas park‘. Nur sub piedo laca
Folioj flavaj flustras pri la mort‘.
Nenio daŭras!... Faŭno dorme paca
Ridetas mute sen kompata vort‘.

https://cezarkulturo.blogspot.com/