Nasredino
Ursoĉasado

Iutage la reĝo ordonis Hoĝaon al si kaj komandis, ke tiu ĉasu ursojn. Hoĝao pro timo tre eskcitiĝis, sed ne restis al li alia eblo krom obei.

Kiam li revenis en la vilaĝon, iu demandis lin: „Kiel estis la ĉasado?“

„Simple bonege“ respondis Hoĝao.

„Kiom da ursoj vi mortigis?“

„Neniun!“

„Kiom da ili vi ĉasis?“

„Neniun!“

„Kiom da ili vi vidis?“

„Neniun!“

„Sed diru foje, kial tiukaze la ĉasado estis bonega?“

„Ĉar“, respondis Hoĝao, „ neniu urso estas pli ol sufiĉe, se oni devas ĉasi urson.“


tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
kun Frank Vohla el germana traduko de la libro:
„Ducent du ŝercoj de Nasredino Hoĝao“,
eldonejo Turistika Publikiga Servo Oriento,
Istanbulo, Turkio


https://cezartradukoj.blogspot.com/