Hans-Georg Kaiser
Povra poeto


Povra estas mi, poeto,
sub kovrilo pro la frid’,
sed mi pensas pri soneto,
pri la poezi’ kun fid’.

Ĉar tre pluvas tra l’ tegmento,
pendas super mi ombrel’,
sed mi estas ne sen dento,
sciencema, fil’ de bel’.

Interlipas mia plumo,
mi serenas sen suflor’.
Libroj planke por cerbumo.
Sankte brulas mia kor’.

Povra estas mi, asketo,
kaj mi kuŝas sur matrac’,
apud vando sen tapeto,
sed mi verkas kun aŭdac’.

Homoj stultaj laŭte ridas,
kiam tiaj vidas ĝin.
Ili nur pri mono fidas.
Tial kraĉas do sur min.

Povra estas mi, poeto,
sed cezar’ de l’ fantazi’.
Eĉ por domo aŭ buĝeto
mi ne volus esti vi.

Rimarkoj: Kiom ofte oni jam ridis pri tiu Spitzweg. Sed, se la floristoj nun volas rigardi kiel aspektis tulipoj kaj rozoj en lia tempo, ili plej fidas al Spitzweg, kiu tute ne estis revulo, sed sciencema apotekisto kaj pasia ĝardenisto. Li pentris florojn kaj multajn aliajn aferojn tute precize.

Nur nun oni vere ekkomprenas, ke li estis pli ol pentristo de idiliaj mondoj. Eĉ aktiva revoluciulo en 1848 li estis, kaj krome poeto. Plej fama li estas kiel granda pentristo-artisto, sendube ! Kaj kia okuluma homo ! Liaj bildoj estas plenaj de humuro, kaj samtempe ili pensigas nin, eĉ dialektike provokas nin. Tiel, kiel lia plej konata bildo faras : „La povra poeto.“ En la unua momento ĉio ŝajnas klara pri la bildo, sed kies pozicion li prenas efektive, tiun de mokulo pri tiaj poetoj, aŭ ĉu li estas ilia admiranto ? Ĉu eble estas eĉ memportreto ? (Li mem, kvankam pentristo, verkis bonegajn poemojn.) Nenio tiel simple per jes aŭ ne respondeblas, se oni enprofundigas sin en la klarpensan dialektikan kaj ĉiuflanke revolucieman geniulon Spitzweg.


Hans-Georg Kaiser
ARMER POET

Arm bin ich und lieg' im Bette,
denn im Zimmer ist es kalt.
Doch ich schreibe hier Sonette
über Schmetterling und Wald.

Weil es regnet unterm Dache,
hängt gleich über mir ein Schirm.
Nun, ich bin ganz bei der Sache
und im Reich der Dichtung firm.

Halt' in meinem Mund die Feder,
schreibe heiter voller Scherz,
neben Büchern dick in Leder.
Heilig brennt mein Dichterherz.

Arm bin ich, es fehlt die Knete.
Besser geht es Hund' und Katz'.
An der Wand fehlt die Tapete.
Doch ich feile an dem Satz.

Spöttisch lachen viele Leute,
wenn sie mich Poeten seh'n.
Nur das Geld bewegt die Meute,
wollen andres nicht versteh'n.

Doch ich bin von andrer Sorte,
ein Caesar der Fantasie.
Nicht für Geld und gute Worte
möcht' ich einmal sein wie sie.

http://cezaroriginaloj.blogspot.de/