Nasredino
Batalo

Iam en la teĉambro fanfaronis kelkaj soldatoj pri diversaj lastaj venkoj. Ĉiuj loĝantoj staris ĉirkaŭ ili kaj fervore aŭskultis ilin.
Kaj mi prenis ambaŭeĝan akran glavon, renkonte paŝis sen timo al la malamikoj kaj pelis ilin kvazaŭ kiel infanojn dekstren kaj maldekstren. Kaj la venko estis nia!

En la rondo estis granda aplaŭdo.


Ho, tio memoras min", rimarkis Hoĝao, kiu partoprenis en sia vivo nur malmultajn batalojn,
pri la tempo, kiam mi forhakis de malamiko sur la batalkampo gambon.

Sinjoroj miaj, rediris la komandanto de la soldatoj, oni prefere estu forhakinta ties kapon!

Kompreneble, mi estus ja plenuminta tion, sed tion jam faris iu antaŭ mi.




tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
kun Frank Vohla el germana traduko de la libro:
„Ducent du ŝercoj de Nasredino Hoĝao“,
eldonejo Turistika Publikiga Servo Oriento,
Istanbulo, Turkio

https://cezartradukoj.blogspot.com/