Nasredino
Kaprino
Iam homoj demandis Hoĝaon: „En kiu zodiaka signo vi estas naskita?“
Li respondis: „En la kaprino!“
„Kio? Tiu signo tute ne ekzistas en la zodiaka sistemo.“
„Sed kiam mi naskiĝis, diris mia patrino, ke mi estas naskita kiel Kaprikorno.“
„Nu, fine vi vere respondis“, diris unu el la viroj al Hoĝao.
Hoĝao turnis sin al li kaj diris:“Sed mi estas ja nun kvardekjara. Ĉu alpokapro dum tiu tempo ne povus kreski tiom, ke ĝi fariĝus kaprino?“
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
„Ducent kaj du ŝercoj de Nasredino Hoĝao“,
eldonejo Turistika Publikiga Servo Oriento,
Istanbulo, Turkio
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.