Diron de si li reprenas neniam

Unu el liaj amikoj demandis Hoĝaon: "Cetere, kiom vi aĝas?"

"Kvardek jarojn", li respondis.

"Sed tion vi diris al mi jam antaŭ tri jaroj, kiam mi demandis vin pri tio!"

"Jes ja", respondis Hoĝao, "diron de mi mi reprenas neniam."




tradukis Donjo & Cezar
el la germanen tradukita libro
„Ducent kaj du ŝercoj de Nasredino Hoĝao“
de la eldonejo Turistika Publikiga Servo Oriento, Istanbulo, Turkio