Go west

La presejaj negocoj de la frato konsekvence malboniĝis. Tial li senĝenite povis okupiĝi pri sia plej preferata hobio: pri la forĝado de planoj. La pli juna Clemens-frato vidis la pli maljunan fraton sen iluzioj.Sed ĉifoje la nova projekto de Orion estis tute bonvena: Amiko, membro en la unua kabineto de Lincoln, havigis al Orion okupon kiel ŝtatsekretario de Nevado.

Sam pagis de la ŝparita pilotsalajro la multekostajn veturbiletojn por la ŝtatsekretario de Nevado kaj la sekretarion de la ŝtatsekretario, sin mem. Kampara kaleŝo veturigis ambaŭ sekretariojn en la „necivilizitan landon de la subiranta suno“.

Antaŭvidita kiel registara sidejo de la novformita ŝtato estis la eksterleĝa urbo Carson, kiu havis du mil enloĝantojn. Kaj tiuj ĉiuj estis orfosistoj. La perspektivo fariĝi trovinto kaj riĉulo sur arĝent- kaj or-terposedaĵoj, logis la ontan sekretarion Sam multe pli ol la sekretaria posteno. Li ekmarŝis, ĉiam laŭ promesplenaj sciigoj, ĉiam tute proksima al la legendeca trovaĵo, fine kiel kutima laboristo en kvarcmuelejo.

Krome li verkis artikolojn kaj rakontojn. En la ĝusta momento savis la verkiston Sam letero kun oferto de la „Territorial Enterprise“-redaktejo. Li demetis sian orfosistan ilaron en angulo kaj ekiris al la urbo Virginio.

La provoj kiel or-kaj arĝentfosisto fiaskiĝis, sed la revo pri la dolarmilionulo restis.

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla
el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!"

La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner

https://cezartradukoj.blogspot.com/