Hans-Georg Kaiser
Mortanĝelo

Mi estas morna mortanĝelo,
kun pov' kaj energio.
Mi estas nigro, leĝ' sen celo
kaj kaŭz' de depresio.

Kaj tamen mankas al mi io,
ĉu estas vivoforto?
Mi estas spite al vizio –
heroldo de la morto.

https://cezaroriginaloj.blogspot.com/