Militeca interludo


Kun la eksplodo de la Usona Enlanda Milito en la jaro 1861 la ŝiptrafiko sur la Misisipo kunrompiĝis. Sam fariĝis senlabora. La uniistoj kaj konfederaciistoj kunvokis libervolulojn kaj Sam sentis sin en ĉiu rilato inter la partioj. Li estis, kiel lia frato Orion, kontraŭ la milito, sed ankaŭ kontraŭ la sklavecon. Kelkaj el liaj amikoj rapidis al la armeo de la nordo, aliaj al tiu de la sudo, kaj kromaj, kiel lia bofrato en Sankta Luiso, tute detenis sin.

En julio enmarŝis en Misurion, jen ŝtato, kiu ne apartenis al la Secesio, uniistoj. Sam lasis persvadi sin kaj aliĝis al dek kvin-membra trupo de la sudaj ŝtatoj. Li sankte ĵuris sur la Biblion esti fidela „al la ŝtato Misurio kaj forpeli ĉiujn entrudiĝintojn de ties tereno.“

La junaj viroj elektis al si, kiel Twain tion priskribis en sia „Privata historio de misa militiro“, fortan pozicion – proksime de kamparana korto, kiu garantiis ties provizadon, je rojo, ĉe kiu oni povis bani sin kaj fiŝhoki kaj kie la vivo estis grandioze pigriga kaj nenio kaj neniu ilin ĝenis. Ĝis iutage venis kamparanoj kaj alarmis ilin, ĉar ili onidire aŭskultis ion pri la avancanta malamiko. Tuj la trupo retiriĝis, kiel eble internen de arbaro. Ili perdis siajn fusilojn kaj municion kaj postlasis siajn ĉevalojn kaj mulojn. Kun ĉiu nova onidiro ili retiriĝis nokte plu – ĝis proksime de la naskiĝloko de Sam en Florido. Tie oni avertis ilin denove kaj ĉifoje la onidiro ne estis nur onidiro. Efektive regimento de la unio sub kolonelo Ulysses S. Grant ensvingiĝis al ili – jen la pli posta usona prezidanto de Usono kaj bona konato de Twain, kiu eldonis liajn memoraĵojn. Sed la bezono de Twain pri milito estis kovrita. Li demetis la armilojn kaj iris hejmen.

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla
el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!"

La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner

https://cezartradukoj.blogspot.com/