John Marshall, patro de Mark Twain

Dolorige

Kiel ajn Samuel donis la kaŭzon, la patro sentis sin devigita uzi siatempe tre konvenan rimedon de la infanedukado. Li prenis bastonon. Post kiam li foje laŭorde tradraŝis sian filon, li konfesis al li: „Se mi devas batadi vin, tio kaŭzas dolorojn al mi mem eble eĉ pli ol al vi!“

„Tio ja povas esti“, kontraŭdiris Samuel, „sed certe ne je la sama loko.“


tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
el la libro:
"Faru ĝin kiel mi, mensogu!"

La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner


https://cezartradukoj.blogspot.com/