Misplano

Tiel, kiel ĉiuj aliaj knaboj el Hanibalo, ankaŭ Samuel havis la deziron veturi sur grandaj vaporŝipoj de la Misisipo. Kiel dekunujarulo li fuĝis de hejme kaj surŝipiĝis kiel kaŝpasaĝero por fariĝi vaporŝipkapitano. Ĉio estus deruliĝinta tute glate – se li ne estus preteratentinta, ke vaporŝipestroj devas esti pli oldaj ol dek unu jaroj!

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
el la libro:
"Faru ĝin kiel mi, mensogu!"

La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner

cezartradukoj.blogspot.com