Tom kaj Beki

Misortografio kaj aliaj eraroj

Ke li havis neniam tro grandan respekton rilate al la ortografio, konfesis Mark Twain kaj li asertis samtempe, ke antaŭ la enkonduko de ĝenerale validaj skribreguloj la homoj senkonscie per sia literumado perfidis nuancojn de sia karaktero. Krome li diris, ke laŭorda ortografio estas la ununura, kio iam ajn distingis lin. Li rememoris: „Kiam mi estis lerneja knabo, oni disdonadis en nia lernejo du premiojn, unu por laŭorda ortografio kaj la alia por afableco.“ La lastan premion li akiris neniam, sed male tiun por laŭorda ortografio ĉe ĉiu okazanta konkursliterumado – escepte de unu fojo. En tiu okazo, li diris, li forlasis la unuan „r“ el la vorto februaro fine de tia konkurso, por ke ricevu la medalon lia amikino. „Mia pasio estis tiam tiom granda, ke mi estus forlasinta la tutan alfabeton, se la konkursvorto estus enhavinta ĝin.“

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
el la libro:
"Faru ĝin kiel mi, mensogu!"

La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner

https://cezartradukoj.blogspot.com/