Pragmatike

La infanoj, kiuj povis reciti biblioversojn en la dimanĉa lernejo de la metodisto Richmond, rajtis rekompence prunti libron. Sam dum pluraj monatoj estis sukcesa kun la samaj versoj kaj havis liberan ron elekton el la librobretaro – tamen ĝi entenis nur enuajn librojn, ĉar en ili troviĝis „nur terure malinteresaj bravaj knaboj kaj bravaj knabinoj“. Pli bone ol neniu rilato, diris Sam al si kaj ĝojis „rajti societi kun ili kaj povi malestimi ilin“.


tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
el la libro:
"Faru ĝin kiel mi, mensogu!"

La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner


https://cezartradukoj.blogspot.com/