Raymond Schwartz
DUONCENTO DA FRAŬLINOJ


1

Jen estis fraŭlin' en Parizo;
ŝi dormis sen noktoĉemizo,
kompense ŝi havis
– kaj tio min ravis –
piĝamon … en mia valizo.

2

Jen estis fraŭlin' en Bruselo;
ŝi miris pri l' stranga funelo,
tra kiu, sen miso,
la Manekenpiso
verŝadis al ŝia sitelo.

3

Jen estis fraŭlin' en Ĝenevo;
ŝi vivis adulte ĉe nevo.
Al ĉiu riproĉo
pri tia diboĉo
ŝi spitis per dorsa juplevo.

4

Jen estis fraŭlino en Hago;
l' fianĉon forpelis papago!
Se kison li petis,
la birdo ripetis:
„Karulo, komencu per pago!“

5

Jen estis fraŭlin' en Ĉikago,
ŝi aŭdis pri tio el Hago
kaj ridis tutkore,
sed kudris samhore
la bekon de sia papago.

6

Jen estis fraŭlin' en Novjorko;
ŝi manĝis la supon per forko,
makule-mallerte,
pro kio ŝi certe
meritis la nomon de „porko“.

7

Jen estis fraŭlin' en Timbuktu;
ŝi mokis: „Kun kiu mi luktu?“
Se iu kuraĝis,
ŝi tuj lin masaĝis
kriante: „Nun krevu aŭ...ruktu!“

8

Jen estis fraŭlin' en Krakovo;
ŝi vivis feliĉa kun bovo
ĝis foje, deposte
ĝin tiklis subvoste:
ŝi mortis ĉe l' tria ekblovo.

9

Jen estis fraŭlin' en Potsdamo,
pri kiu rondiras la famo,
ke oni dumtage
aliris senpage.
Dumnokte ne estis la samo.

10

Jen estis fraŭlin' en Munkeno;
ŝi manĝis kolbasojn kun kreno
kaj sorbis elkruĉe
sufiĉe fisuĉe
bieron sen ia reteno.

11

Jen estis fraŭlin' en Majenco
kun eta pispot' el fajenco,
sed pro ŝia pezo
la pot' en la mezo
rompiĝis jam ĉe la komenco.

12

Jen estis fraŭlin' en Marsejlo;
ŝi povis, distance de mejlo,
pafsendi al muŝo
per blovo de l' buŝo
mortigan mesaĝon de l' ajlo.

13

Jen estis fraŭlin' en Meksiko;
ŝi vivis en stranga butiko:
vi rajtis eniri
por tuŝe admiri
la ĉarmon de ŝia plastiko.

14

Jen estis fraŭlin' en Milano;
ŝi bolis pro ekskapitano.
Li diris: „Vi bolas?
Do ankaŭ mi volas
Strom...boli nun kiel vulkano!“

15

Jen estis fraŭlin' en Madrido;
ŝin glutis virbov' kun avido!
Ŝi spritis genie:
„Nun Ifigenie
mi loĝos, ĉu ne, en taŭrido!"

16

Jen estis fraŭlin' en Strasburgo,
ŝin operaciis kirurgo
pro tio, ke foje
ŝi glutis misvoje
gigantan fiŝoston de sturgo.

17

Jen estis fraŭlin' en Helsinki;
ŝi sciis per vino sin ŝminki
kaj tiel proponis
al kiuj ŝin konis
samtempe por kisi kaj trinki.

18

Jen estis fraŭlin' en Tifliso,
ŝin viro invitis al kiso.
„Neniam!“ ŝi ĵuris
kaj saĝe ŝi kuris
kun li ĝis proksima kuliso.

19

Jen estis fraŭlino en Havro,
simila al seka kadavro,
ĉar pro la prestiĝo
de ne-tro-dikiĝo
ŝi nutris sin nur per vinagro.

20

Jen estis fraŭlin' en Dakaro,
reĝino de la trotuaro,
kaj sen tempoperdo
ŝi blekis: „Jes, mer...
(…kredon mi venos!)
Nun juĝu pri l' repertuaro.

21
Jen estis fraŭlin' Kopenhaga,
konata pro marŝo zigzaga,
sed nur por festenoj
aŭ certaj kunvenoj,
se estis ... bufedo senpaga!

22

Jen estis fraŭlin' Amsterdama;
ŝi studis fervore la Kama-
sutraĵan doktrinon
koncerne kombinon
de Arto kun Pozo Geama.

23

Jen estis fraŭlin' Budapesta;
laŭ certa informo atesta
ŝi estis en Buda
dumtage tutnuda
kaj nokte en Pesto – senvesta!

24

Jen estis fraŭlin' en Ankara;
ŝi estis ridinde avara:
por ŝpari endome
littukojn ŝi nome
kuŝadis ĉe viro najbara.

25

Jen estis fraŭlin' Leningrada;
ŝi rajdis sur ciklo ok-rada
kaj kredis per flaro
de tia radaro
alveni ĝis lit' kamarada.

26

Jen estis fraŭlin' en Upsala,
ŝi estis skrupule neŭtrala:
ĉe l' morto de l' edzo
– nur pro l' egalpezo –
ŝi ploris ...kantate tra-la-la!

27

Jen estis fraŭlin' Bratislava;
tuj kiam ŝi estis monhava,
ŝi iĝis konveksa
pro ventro ampleksa.
Sed ofte ŝi estis konkava.

28

Jen estis fraŭlin' en Djakarta
kun tiu ĉi trajto aparta,
ke l' kapo doloris,
ke l' ventro fetoris,
sen tio – ŝi estis bonfarta.

29

Jen estis fraŭlin' en Otaŭa;
ŝi sciis laŭ sperto antaŭa,
ke por ne-atingo
de deka edzringo,
sufiĉas restadi ĉe l' naŭa.

30

Jen estis fraŭlin' Barcelona
kun tia postaĵo impona,
ke la kuracisto
ce l' mallakspersisto
injektis tra tubo kanona.

31

Jen estis fraŭlin' en Stokholmo
sur ŝipo, ve! kies petrolmo-
toraĉo paneis,
ŝi tial pereis
surmare sub... tundro-kaj-folmo.

32

Jen estis fraŭlin' en Zagrebo,
feliĉa patrino de bebo;
sufiĉis, por nutri
la bebon, nur du-tri
kandeloj mezlongaj el sebo.

33

Jen estis fraŭlin' en Rabato;
pro l' ardo de ŝia amato
ŝi devis aĉeti
kaj ĉiam surmeti
fermilon el forta pikdrato.

34

Jen estis fraŭlin' en Harlemo;
por ŝi ne ekzistis dilemo.
Se diris kelnero:
„Ĉu vin' aŭ biero?“
ŝi mendis tuj kafon kun kremo.

35

Jen estis fraŭlin' en Oksfordo;
ŝi staris invite ĉe l' pordo.
Se iu eniris,
al tiu ŝi diris:
„Rapide nun al la tagordo!“

36

Jen estis fraŭlin' en Zuriko;
ŝi iris kun kara amiko
al benko tutsola
en parko izola
por... glosi pri l' metafiziko.

37

Jen estis fraŭlin' en Bazelo;
ŝi certe ne estis anĝelo,
kaj tamen okazis,
ke multaj emfazis:
„Ŝi spertas pri l' sepa ĉielo!“

38

Jen estis fraŭlin' en Lucerno,
konata de l' tuta kazerno.
Se iu enuis,
kun ŝi rendevuis
en domo kun ruĝa lanterno.

39


Jen estis fraŭlin' en Ostendo,
riĉega post trompa disvendo
de „Piaj Kanzonoj
kaj Saĝaj Admonoj“
sur ... pornografia sonbendo.

40

Jen estis fraŭlin' en Ŝanhajo;
ŝi eksperimentis dum majo
kun veterinaro
kaj dum februaro
naskiĝis ĉinĉina kobajo.

41

Jen estis fraŭlin' en Honkongo,
ŝi brue anoncis per gongo
pri sia deziro
kunveni kun viro,
sed nepre sur sama ondlongo.

42

Jen estis fraŭlin' en Damasko;
por kisi ŝi venis kun masko,
sed pro l' masko-nazo
kaj malgraŭ ekstazo
la kiso fariĝis fiasko.

43

Jen estis fraŭlin' en Hanovro;
dum eksperimenta manovro
ŝi l' vestojn demetis,
mamzonon forĵetis
kaj diris: "Sukcesa malkovro!"

44

Jen estis fraŭlin' en Vieno,
konata pro tio kaj jeno:
ŝi havis l' ideon
kromnomi bideon
sidej' de virin-higieno.

45

Jen estis fraŭlin' en Bradfordo;
ŝi serĉis la sudon ĉe l' nordo
kaj tiel sintenis,
ke ĉiuj komprenis,
ke io ne estas en ordo.

46

Jen estis fraŭlin' en San Remo;
per takto kaj per diskretemo
ŝi tiel prestiĝis,
ke baldaŭ fariĝis
estrino … de l' urba haremo.

47

Jen estis fraŭlin' en Bejruto;
al viroj, en luksa kajuto,
ŝi distron proponis
kaj ĉiuj ekkonis
tuj tipan in-genron de „puto!“

48

Jen estis fraŭlin' en Londono;
ŝi pisis de alta balkono.
Se iu protestis,
al tiu ŝi gestis:
„Mi estas je via pisdono!“

49

Jen estis fraŭlino en Romo;
ŝi sidis senjupe sur pomo
kaj tiel aranĝis,
ke l' pomon ŝi manĝis
laŭ voj' nekutima al homo.

50

Jen estis fraŭlin' en Berlino;
ŝi estis nur duonfraŭlino,
ĉar unu duonon,
la lastan sezonon,
ŝi stulte postlasis en kino.


https://cezarkulturo.blogspot.de