La vetkonkuro pri la Blua Rubando kondukis al la vaporŝiptrafiko trans Atlantikon

de Chris Melzer, dpa

Lukso en la apartamentoj, malvasto en la interferdekoj. Blua Rubando kaj tragedioj. Milionoj de elmigrintoj. La ŝiptrafiko trans Atlantikon komenciĝis antaŭ 175 jaroj – kun stranga vetkurado.

Dum la lastaj horoj la anaro de la ŝipo „Siriuso“ forhejtis ĉion, kio brulas. Seĝojn, tablojn, plankojn, maston. Lastfine ili atingis sian celon. En aprilo en la jaro 1838 la ŝipo atingis Novan Jorkon – kiel la unua ŝipo de la homaro ĝi transveturis Atlantikon nur per la helpo de vaporforto. Per tio ĝi atingis kiel unua ŝipo trofeon, kiu tute ne ekzistis jam, kaj tiel naskis ankaŭ miton: La vaporŝiptrafikon inter Europo kaj Ameriko.

Kvankam jam antaŭe la ŝipo „Savannah“ veturis helpe de vaporo trans Atlantikon. Tio okazis en la jaro 1819, kaj kun 27,5 tagoj da veturtempo ĝi veturis preskaŭ du semajnojn pli malmulte ol velŝipo. Sed la vapormaŝino laboris ne seninterrompe, sed nur dum certaj horoj kaj ĉiam denove kaŭzis, ke ŝipoj veturis al la fumo por helpi, ĉar ili malantaŭ la vaporkolono supozis brulantan ŝipon. Du jardekojn poste jam veturadis aŭtentikaj vaporŝipoj.La legenda Ismabard Brunel por tio konstruis la ŝipon „Great Western“. Printempe de la jaro 1838 oni parolis en Londono antaŭ ĉio pri du aferoj: La kronado de la juna reĝino Viktoria kaj la unua veturo de vaporŝipo en la novan mondon.

La konkurantoj rapide alikonstruis la ŝipon „Siruso“, kiu estis konstruita nur por la bordotrafiko. Ekipita kun vapormaŝino de 320 ĉevalpovoj kaj kun 40 pasaĝeroj ekveturis la 54 metrojn longa ŝipo ekde la irlanda haveno en Cork. Helpe de la padelradoj ĝi pli saltetis ol veturis trans la oceanon. La vapormaŝino estis moderna, sed malsatega. Kiam lia ŝipo veturis dumil naŭcent el trimil marmejloj (5567 kilometrojn), la eksterordinare granda ŝarĝo da karbo estis foruzita. Inter la hejtaĵoj, kiuj ekde tiu momento estis uzataj, troviĝis ankaŭ 43 bareloj kun sekaj vinberoj, kiuj propre estis frajto.


La artifikaĵo sukcesis, je la 23a de aprilo la ŝipo „Siriuso“ alvenis en la kvartalo Manhatano de Nov-Jorko salutata de la jubilo de la novjorkanoj. 18 tagojn kaj 4 horojn kaj 22 minutojn la ŝipo bezonis por la veturo. Tio estis rapideco, kiu laŭas nur biciklorapidecon de 15 kilometroj hore. Sed tame rapideco, kiu estis duoble pli granda ol ĉiu velŝipo. Kiel unua la ŝipo „Siriuso“ ricevis ion, kiu ankoraŭ tute ne ekzistis: la „Bluan Rubandon“ por la plej rapida transveturo de Atlantiko – eĉ se tiu prezo kiel aĵo neniam vere ekzistis.
Sed neniu ŝipo perdis tiun prezon tiel rapide kiel „Siriuso“. Nur tri kaj duonon de horoj pli poste veturis la ŝipo „Great Western“ sub vaporo en la havenon – ĝi ekveturis tri tagojn pli poste.


La ŝipo „Siriuso“ eterniĝis en la historiaj libroj, sed nur tri pluajn fojojn ĝi transveturis Atlantikon. Naŭ jarojn poste la ŝipo antaŭ Irlando surrifiĝis kaj sinkis. Dudek el naŭdek unu homoj el la ŝipo mortis.

Eĉ se la tasko estis iom tro granda por la malgranda „Sirius“ la ŝipo famiĝis. Poste pli ol jarcenton regis gigantaj vaporŝipoj la oceanojn, ili kreis Amerikon tiel, kiel ni konas ĝin, kaj sian propran miton. Tiu „Siriuso“ entuziasmigis ankaŭ dekjaran knabon en Francio, kiu poste skribis nekredeblajn rakontojn kaj por tio uzis ankaŭ la epizodon pri la forhejtitaj mebloj. Lia nomo estis Jule Verne.

popularscienco.blogspot.de