Comedian Harmonists
Mi havas etan kakton
ŝerckanto
Ĝardenaj floroj, dudek odoroj,
narcis', tulip' kaj rozoj
estas en domoj de fajnaj homoj.
Min eĉ ne tuŝas ĉi neŭrozoj.
Mi havas etan kakton ekstere sur l' balkon',
Holari, holari, hola ho!
Por kio ruĝaj rozoj kaj eĉ papav' en fon'?
Holari, holari, holaro!
Se venas lunatik' kun stulta fikritik',
jen helpos mia kakto tuj per pik', pik', pik'.
Mi havas etan kakton ekstere sur l' balkon',
Holari, holari, holaro!
Hola hi, hola he, hola ho!
La diro famas, ke in' florsamas,
kun ĝojo floron braken tiru.
Mi nur deklamas: Mi ĝin ne amas,
la homoj kion pri mi diru?
Mi havas etan kakton...
Por kio ruĝaj rozoj kaj plu papav' en fon'?
Holari, holari, holaro!
Se venas lunatik' kun stulta fikritik',
jen helpos mia kakto tuj per pik', pik', pik'.
Mi havas etan kakton...
Jen je la kvara, pordfrap' brufara.
He, nu, vizit' jam frumatene?
Konata homo de l' najbardomo;
li pridemandas min petpene.
Vi havas tiun kakton ekstere sur l' balkon',
hola hi, hola he, hola ho!
Ĝi falis ĵus malsupren. Sed, kial, ĉu admon'?!
Holari, holari, holaro!
Ĝi falis eĉ sur min, vi tute fidu ĝin.
Mi scias, ke la kaktoja tre eĉ pikis min!
Konservu vian kakton ne surbalkone do,
Holari, holari, holaro!
tradukis Hans-Georg Kaiser
PS:
Kiel judoj oni forpelis ilin el la faŝisma Germanio, sed ili estas tamen tute ne forgesitaj! Ankaŭ danke al Max Raabe (prononcu: Maks Rabe), kiu en siaj turneoj kantas multajn tekstojn kaj melodiojn de tiu genia kantada teamo. La diferenco inter ili kaj la genia Raabe estas eble nur tiu, ke Max Raabe kantas unuope, sed ili estis genia sesopo.
http://en.wikipedia.org/wiki/Comedian_Harmonists
http://www.comedian-harmonists.de/
Comedian Harmonists
Mein Kleiner Grüner Kaktus
Blumen im Garten, so zwanzig Arten
von Rosen, Tulpen und Narzissen,
leisten sich heute die feinen Leute.
Das will ich alles gar nicht wissen.
Mein kleiner grüner Kaktus steht draussen am Balkon,
hollari, hollari, hollaro!
Was brauch ich rote Rosen, was brauch ich roten Mohn,
hollari, hollari, hollaro!
Und wenn ein Bösewicht was Ungezognes spricht,
dann hol ich meinen Kaktus und der sticht, stich, sticht.
Mein kleiner grüner Kaktus steht draussen am Balkon,
hollari, hollari, hollaro!
Man findt gewöhnlich die Frauen ähnlich
den Blumen, die sie tragen.
Doch ich sag täglich: Das ist nicht möglich,
was solln die Leut sonst von mir sagen.
Mein kleiner grüner Kaktus ...
Heute um viere klopfts an die Türe,
nanu, Besuch so früh am Tage?
Es was Herr Krause vom Nachbarhause,
er sagt: "Verzeihn Sie, wenn ich frage.
Sie hab'n doch einen Kaktus da draussen am Balkon,
hollari, hollari, hollaro!
Der fiel soeben runter, was halten Sie davon?
Hollari, hollari, hollaro!
Er fiel mir aufs Gesicht, obs glauben oder nicht,
jetzt weiss ich, dass ihr grüner Kaktus sticht, sticht, sticht.
Bewahr'n sie ihren Kaktus gefälligst anderswo,
hollari, hollari, hollaro!
https://cezarmuziko.blogspot.com/
Tamen, mi konscias, ke la abismo inter necesa humuro kaj simpla stultiĝo estas ege malvasta.
Amike, Cez!
La persekutado de la fama kantogrupo komenciĝis en 1933, kiam membroj de la Ĝenerala Germana Lingvo-Asocio (germane: Allgemeiner Deutscher Sprachverein, ADSV), indignaj pri germana muzikensemblo kun angla nomo, sendis proteston pri tio al la Regna Muzika Ĉambro (germane: Reichsmusikkammer; nazia ŝtata instanco regulanta publikajn muzikprezentojn). Pli detale oni povas legi pri tiu epizodo ĉe Gerd Simon. La menciita lingvo-asocio ADSV estis ariĝo de lingvonaciistoj, kiu taskis sin ĉefe per la batalo kontraŭ la kredata tromultiĝo de "fremdvortoj" en la germana lingvo. Signifa nombro de esperantistoj organizitaj en GEA membris en ĝi kaj opiniis ĝin taŭga loko por diskonigi Esperanton. Plej elstara inter ili estis Theodor Steche, filo de la tiama GEA-prezidanto Albert Steche. Lia germanlingva libro pri "lingvokulturado" enhavis novan teorion pri la supozata utilo de Esperanto en tiu strebado. Nunaj Esperanto-parolantoj malmulton scias pri la tiama interfratiĝo de "neŭtralaj" esperantistoj kaj lingvonaciistoj. Bedaŭrinde, se oni rigardas la reviviĝon de tiu agadkoncepto kaj la senmensan entuziasmon ĉe multaj movadanoj pri ĝi antaŭ nemultaj jaroj.
Sign-in to write a comment.