Rusa punkbando verdiktita al du jaroj da

punkoncentrejo pro ofenda kantado de

kanto

Nun estas do malĝojiga vero, ke pro ironia kantado de kanto kontraŭ la nova caro en Ruslando, do kontraŭ Putin, oni foriĝas dum du jaroj en pun-koncentrejo, eĉ sen ekscii ion pri la vera kaŭzo. Tion eĉ Kafka ne povus elpensi pli morne. Do, ĉio kiel ĉiam en Ruslando, ĉu? La rusoj do lernis nenion el sia terura historio sub diversaj caroj kaj Stalin? La rusoj bezonas sian caron, sian fortan viron, ĉu?

Por deklari la verdikton bezonis advokato Syrova, jen marioneto de Putin, tri horojn, nur por deklari, ke la protestagado de Pussy Riot damaĝis morale al la reputacio de la ĉeestintaj kreduloj. Kaj por tio oni sidas en Ruslando du jarojn en pun-koncentrejo? Tia proceso eĉ sub iu caro certe neniam tiel okazis. Dio mia, ĉu la rusoj vere volas rehavi sian paĉjon Stalin?

Syrova speciale aludis pri tio, ke la punkulinoj estis nesufiĉe kaj eĉ bunte vestitaj, dio mia, imagu, kia krimo! Kaj oni imagu, ke ili laŭ ŝiaj vortoj eĉ turnis la dorson al la altaro, kia blasfemio de homoj, kiuj tute ne kredas pri Dio! Se mi estus ruso, min neniu plu vidus en rusa preĝejo, por ke oni ne punu min hazarde pro tio, ke mi dum momento turnis la dorson al la sanktigita altaro de potencavida rusa pastro. Entute la manifestacio de la punkulinoj laŭ Syrova estis ofenda por ĉiuj kredantoj. Imagu! Imagu! Kaj tion do devis reordigi ŝtata tribunalo, tio estas ja kvazaŭ kiel en la mezepoko, kiam la tribunaloj estis la „publika brako“ de la eklezio. Kompreneble Syrova ne forgesis mencii, ke la kondamnitoj ne pentis sian agadon. Ĝuste la saman diron ĉiam aldonis la mezepokaj jugistoj, kiam ili postulis, ke la sorĉistinoj speciale pro tio brulu, „ĉar ili ne pentis sian agadon“. Kiu ne subiĝas al ŝtata kaj eklezia potencoj, devas plu bruli, ĉu? La infanoj de la kondamnitinoj, kiujn oni volas forpreni de la patroj, kvankam ili tute ne partoprenis la protestagadon, laŭ eldiro de Syrova tre mildigis la verdikton. Aha! Kia grandanimeco, ĉu? Nur pro la infanoj, pri kiu la advokatino verŝis krokodilplorojn, ŝi punis ilin tiom milde, ĉu? (Do ne pro pura servileco) Kia grandanimeco, se oni por la kantado de ofenda kanto NUR du jarojn devas „putri“ en pun-koncentrejo.

Komprenu tiun Ruslandon, kiu volas. Mi ne plu komprenas ĝin. Post la ĉijaraj amasprotestoj kontraŭ Putin, mi atendis precize la malon. Por mi la stalinismaj „publikaj“ procesoj estas ankoraŭ nun plu inkubo, procesoj, kiuj detruis la socialismon. Kaj al mi ja jam hirtiĝas la haŭto, se mi nur vidas, ke homoj kiel bestaĉoj kaj katenitaj krimuloj estas prezentataj en vitra kesto antaŭ tribunalo antaŭ ol verdikto estas parolita. Kiel eblas ofendi homojn tiom, sen tio, ke la tuta socio protestas kontraŭ tio? Ĉu tiuj punkulinoj estas tiel danĝeraj kiel teroristoj? Tute ne, do, kial tiu drakona traktado de la tri feministinoj? Mi ne komprenas tion, kaj mi ankaŭ ne volas kompreni, ke Ruslando pereos, se oni ne prezentas akuzitojn kiel bestaĉojn katenitajn en vitrokesto. Sed laŭdire la plejmulto de la rusoj trovas tiun juĝon justa, sekve ankaŭ tian prezentadon de la akuzitoj, ĉu? Kiel tio eblas? Min tio simple nur malĝojigas... Tiel, kiel malĝojigis min iam antaŭ kelkaj jaroj , ke oni traktis soldaton en GDR, sur kamiono, sur kiun oni ĵetis lin, per pugnoj, nur ĉar li permesis al si sen permeso forlasi la rusan kazernon en Altenburgo; mi vidis tion per miaj propraj okuloj, kaj mi ne povis kompreni kiel tio eblas, ke la liberigantoj de mia lando, kiuj forpelis la faŝistojn ĉe ni, tiel traktas siajn proprajn soldatojn. Certa azia krueleco, kiu laŭdire en kelkaj socioj necesas, estas al mi tute fremda, kaj laŭ mia opinio ankaŭ tute ne plu necesa en nia jarcento. Ankaŭ ne necesas enprizonigi homojn pro kanto kontraŭ Putin kaj potencavida eklezio. Mi proponas la malon, for ĉiujn diktatorojn, kiuj supozas, ke ili estas pli gravaj ol sia propra popolo, kaj for eklezion, kiu ne plu interesiĝas pri la homafabla agado de Jesuo. "Kiu prenos la glavon, tiu pereos per la glavo", ĉu vi ankoraŭ memoras tion, orgojlaj pastroj?

PS: Donjo, mia edzino, ĵus post legado diris al mi, ke ĝi tute subtenas mian opinion, "ŝtataj instancoj, kiuj ĵetas junulinojn pro tia ridinda delikto en prizonon, perdis ĉiun rajton regi aliajn". Ŝi diris ankaŭ, ke "la lasta vorto ankoraŭ ne estas dirita", "la proceso ankoraŭ falos sur la piedojn de tiuj, kiuj jubile aplaŭdas ties finon", kaj kiuj aplaŭdegas, se oni arestas opoziciajn politikistojn, nur ĉar ili estas solidaraj al Pussy Riot. Aŭ oni havos tombejan pacon en la lando, aŭ oni forigos la diktaturon. Eble Pussy Riot en sia lasta tute aktuala kanto ja pravas, ke Putin per tiu proceso "ekbruligis la fajron de l' revolucio".