Roda Roda
Poŝtaĵoj


Etaĝon sub mi loĝis sinjoro Robert Roder.

Sed mi nomiĝas Roda Roda.

Jen okazas de tempo al tempo, ke la leterpoŝtisto tro supraĵe legas la adresojn kaj tial transdonas miajn poŝtaĵojn malsupre. Tiukaze tiu Robert Roder regule malfermas miajn leterojn kaj sendas ilin kun senkulpiga letero supren al mi:

Li skribas, ke li rapide malfermŝiris la koverton, sed jam el la unua linio legis, ke la letero apartenas ne al li, sed al mi, ke tial li permesas al si ... ktp ...

Hieraŭ tio fariĝis tute netolerebla por mi. Mi petis mian plej bonan amikon, ke li skribu por mi leteron kun la komencaj vortoj: „Ho, vi domaĝulo de la komuneco, sintenokrokodilo, bizonreĝo de ambaŭ mondoj kaj Prezidanto de la Regna Ligo de l' Unuiĝo de Idiotoj...“

Tiun leteron mi do sendis al sinjoro Roder kun ena karto: „Mi erare akceptis la ĉikunan skribaĵon - sed, ĉar jam legeblas el la unua linio, ke ĝi estas por vi, tre ŝatata sinjoro ... ktp ...“

Robert Roder vokis poste sur la ŝtuparo al mi, ke de nun li tre atente legos la adresojn.


Ligo:
de.wikipedia.org/wiki/Alexander_Roda_Roda

https://cezartradukoj.blogspot.com/