Hans-Georg Kaiser
Verda rondo rusta

Estis vino
en boteloj
kaj surbruste
verdaj steloj.

Ronde sonis
vigla zum'.
Kapoj lumis –
sen cerbum'.

Kelkaj steloj
sur la brusto
obtuziĝis
pro rustkrusto.

Jam ne viglas
ronda ano,
vekus ilin
eĉ ne mano.

Sed vekiĝus
tamen ĉiu,
se ekĝenus
ilin iu.

https://cezaroriginaloj.blogspot.com/