http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-kio-estas-politikistoj-neseriozaj.html



Kio estas politikistoj?

(Neseriozaj aforismoj kaj diroj)


Jen politikistoj: ni scias nenion, ni aŭskultis nenion, ni flaras kaj sentas nenion, sed ni arogas tamen al ni doni bonajn konsilojn al niaj subigitoj. Estas konsiloj, kiujn kutime personaj sklavoj verkas por ni, dume ni ĝuas la plezuron esti subaĉetitaj. (Cezar)

Politikisto estas la malo de tio, kion li asertas esti. (Cezar)

Politikisto estas malsana leono. (Cezar)

Politikisto estas plej ofte homo, kiu flugas dek kilometrojn super nia bela Tero, kvankam li estas respondeca por ĝi. (Cezar)

Politiko - la eterna ĉagreno por tiuj, kiuj ne estas politikistoj. (Cezar)

Diru al ni, kiu subaĉetas vin, kaj ni diras al vi kia politikisto vi estas. (Cezar)

Politiko, kiel enuige tio sonas. (Cezar)

Politikisto parolas, la aliaj laboras. (Cezar)

Ju pli longe politikisto parolas des malpli li diras. (Cezar)

Multe paroli, sed diri nenion, jen la plej alta ŝtupo de politiko. (Cezar)

Se vi taŭgas por nenio, ne malesperiĝu - simple fariĝu politikisto! (Cezar)

"Mubarak estas saĝa homo, li perfekte regas la politikan negocon. Lia rigardo estas firme rektata al la estonteco." (La germana ministro por eksterlandaj aferoj, Guido Westerwelle, mallonge antaŭ la aktuala ribelo en Egiptio.)

Ĉe politikistoj eĉ vortoj estas mortigaj. (Cezar)



PS: "Nu, ĉu vi ne kredas mian opinion pri politikistoj? Jen legu por ekzemplo la sekvan blogeron:)!"