L.L. Zamenhof

Proverbaro Esperanta

El litero O

Obstina kiel kapro.
Ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro.
Ofte saĝulo vivas malriĉe kaj malsaĝulo feliĉe.
Okazo faras ŝteliston.
Okazo kreas ŝteliston.
Okuloj estas pli grandaj ol la ventro.
Okupi sen celo lokon sub ĉielo.
Oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido.
Oni estas riĉa neniam sufiĉe.
Oni konsilas kaj konsolas, sed helpi ne volas.
Oni lekas la manon, sed celas la panon.
Oni ne povas sin movi laŭ ĉiu vento.
Oni prenas avide, sed redonas malrapide.
Ora ŝlosilo ĉion malfermas.
Ordigi al iu la kapon.
Ordo estas beno por ĉiu entrepreno.
Ordonita kiso havas guston maldolĉan.
Ovo kokinon ne instruas.

elektis Has-Georg Kaiser

https://cezarkulturo.blogspot.com/