L.L. Zamenhof
Proverbaro Esperanta

El litero K

Kalumniante oni eĉ anĝelon nigrigas.
Kapo estas por tio, ke ĝi zorgu por ĉio.
Kapuĉo monaĥon ne faras.
Kara estas dono en minuto de bezono.
Karaktero olea.
Karesi al iu la barbon.
Ke la lup' estu sata kaj ŝaf' ne tuŝata.

Kia ago, tia pago.
Kia demando, tia resondo.
Kia estas la nomo, tia estas lia nomo.
Kia pago, tia ago.
Kia patrino, tia filino.
Kia reganto, tia servanto.
Kia sono, tia resono.

Kiam kato promenas, la musoj festenas.
Kiam sako mizeras, amo malaperas.
Kiam vorto eliris, vi ĝin jam ne retiros.

Kie ajn rano iras, ĝi ĉiam marĉon sopiras.
Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas.
Kie estas sufero, estas ankaŭ espero.
Kie jukas, tie ni gratas.
Kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas.
Kie timo, tie honto.

Kiel akirite, tiel perdite.
Kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas

Kio bone aspektas, tion ĉiu elektas.
Kio estas bona por vi, estas bona por mi.
Kio fariĝis, jam ne refariĝos.
Kio kostas malmulte, kostas plej kare.
Kio pasis, ne revenos.

Kiom ajn vi penos, nenio elvenos.

Kion fari?
Kion koro sentas, lango prezentas.
Kion rajtas leono, ne rajtas azeno.
Kion vi ne perdis, tion ne serĉu.
Kion vi semas, tion vi rikoltos.

Kiso publika estas kiso malamika.

Kiu al unu donas forton, al alia donas morton.
Kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem.
Kiu servas por ĉio, taŭgas por nenio.
Kiu bojas, ne mordas.
Kiu bone sidas, tiu lokon ne ŝanĝu.
Kiu bone ŝmiras, bone veturas.
Kiu devas, tiu povas.
Kiu donacon prenas, tiu sin katenas.
Kiu donas rapide, donas duoble.
Kiu elektas tro multe, ricevas nenion.
Kiu flatas al ĉiu, plaĉas al neniu.
Kiu frapas, al tiu oni malfermas.
Kiu groŝon ne respektas, riĉecon ne kolektas.
Kiu havas la forton, havas la rajton.
Kiu havas nenion estas nenio.
Kiu iras sperte, iras certe.
Kiu konsilas kaj rezonas, tiu helpon ne donas.
Kiu kritikas kuraĝe, meme agas malsaĝe.
Kiu levis la piedon, devas ekpaŝi.
Kiu malmulton ne ŝatas, multon ne meritas.
Kiu manĝon al mi donas, tiu al mi ordonas.
Kiu mem sin adoras, nenion valoras.
Kiu multe babilas, pensas malmulte.
Kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas.
Kiu ripetas abunde, lernas funde.
Kiu semans venton, rikoltas fulmotondron.
Kiu sin enjungis, devas tiri.
Kiu venis unue muelas plej frue.

Kolera kiel rabia hundo.
Kolero pravecon ne donas.
Komenci de Adamo.
Komenciĝis proceso fluas mono sen ĉeso.
Komparo ne estas pruvo.
Konateco ne estas hereda.
Konfido naskas konfidon.
Konfidu, sed vidu.
Koniĝas majstro laŭ lia verko.
Konscienco trankvila estas kuseno plej mola.
Konsilu, kiu povas.
Konstrui kastelon en aero.
Konstrui kastelon sur glacio.
Kontenteco estas pli bona ol riĉeco.
Kontentigi ĉiujn eĉ anĝelo ne povas.
Kontraŭ ĉiu rimedo ekzistas rimedo.
Kontraŭ kalumnio helpas nenio.
Kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu.
Kontraŭstari per ĉiuj fortoj.
Korvo al korvo okulon ne pikas.
Kresko mamuta, sed saĝo liliputa.
Krii el la tuta gorĝo.
Kritiki estas facile, fari malfacile.
Kune kaptite, kun punite.
Kun kiu vi festas, tia vi estas.
Kuraĝo ĉion atingas.
Kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita.
Kvina rado ĉe veturado.

elektis Hans-Georg Kaiser

PS:
Ĉar min daŭre logas verki mem proverbojn, mi ĉi tie aldonas kelkajn:


Prefere kastelano en aero ol riĉulo sur la Tero.
Kiam kas' malplenas, amo sin retenas.
Kiu cendojn kolektas, tiun eŭroj neglektas.
Ĉiam esti sen kolero nin sklavigas sur la Tero.
Superflua kvina rado, estas voj' al nova pado.
Kiu tro kuraĝas, tro malsaĝas.
Se la kas' tintilas, la vizaĝoj brilas.
Ĉu heroo en milito? - Nur plia trompito!
Kuko sur la tablon levas la afablon.

https://cezarkulturo.blogspot.com/