Hans-Georg Kaiser

Sen just' estas Ter'


— laŭ ĉineska skemo Busuanzi (aŭguristo)

Dikulo manĝas
malpli ol sveltul'!
Ne helpas eĉ dieto
saniga postul'.

Sveltulo manĝas
multon sen kontrol'.
Justeco ne ekzistas.
Ne helpas la vol'.

Dikulon mokas
la svelta ular'
eĉ kun laŭta ridado
kaj jaron post jar'.

Sveltulo mortas
pro fia kancer',
sed dikuloj plu vivas.
Sen just estas Ter'.


http://cezaroriginaloj.blogspot.de/