http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-cetere-la-pingloj.html

Cezar
Cetere, la pingloj...



Cetere, la pingloj, ili pikumas,
tiel kiel la homoj.
Ili tute rigidiĝis, tiel kiel la homoj.
Ili fariĝis la viktimoj de la sveltecmanio,
tiel kiel la homoj.
Ili havas ruĝajn kapetojn,
tiel kiel homoj.
Ili fariĝis pli kaj pli similaj al si mem,
tiel kiel la homoj.
Ili renversiĝas ĉe ĉiu okazo,
tiel kiel la homoj.

Ili estas sen ĉiu dubo
hometoj.


PS:
La plej multaj homoj estas kiel pingloj:
La kapo ne estas la plej grava je ili. (Jonathan Swift)

PSS:
Fotis
Anne Seltmann.