http://cezarkulturo.blogspot.de/2013/07/bernardo-kaj-waringhien-kaj-la.html

Karaj,
la fama esperantisto Waringhien, unu el miaj herooj el la historio de Esperanto kaj el la Esperantoliteraturo, parolas en Esperanto en filmeto el la jaro 1964 pri Parizo kaj la pulbazaro Saint Quen! Estas plezuro foje ne nur legi, sed eĉ aŭskulti tiun grandan beletriston kaj gramatikiston.

La informon, ke tiu filmeto ekzistas, mi trovis en la bonega multflanka blogo de Bernardo. Nepre vizitu lin kaj ĝuu multajn pluajn interesajn kontribuojn!

Amike, Cez!