Infanaj diroj
Antaŭ longe
"...tiam mi estis ankoraŭ malgranda kaj suĉbesto!"
Bonan-nokton-rakonto
"Paĉjo, ĉu vi ne povas legi iom pli mallaŭte? Mi tute ne povas endormiĝi."
Ĉie danĝeroj
Kavaliera filmo. La atentokaptiteco estas apenaŭ eltenenebla. Ĉevalogalopo proksimiĝas, la infano rampas sub la tablon: "Helpu! Helpu! La krucvortoj venas!!"
Ĉiu komenco malfacilas
"Ni lernis infanĝardene novan kanton, sed nur ĝis la unua katastrofo!"
El la vivo de lernanto
La lernanto senkulpigas sin ĉe la instruistino: "Mi forestis pro la plenumo de dento."
Fajna diferenco
Sofinjo kaj ŝia granda frato kverelas. La patrino enmiksiĝas: " Oni ne kverelas kun la gefratoj!"
"Ĝuste", diris Sofinjo, "oni kverelas nur kun la gefratinoj."
Granda televidilo
Infano estas la unuan fojon en teatro. La kurteno leviĝas kaj la scenejo ekvideblas. Jen la infano vokas: "Panjo, ha, rigardu, televidilo, en kiu oni povas promeni!"
Kaprico de la naturo
Infano karesas la patron kaj rimarkas la barboŝtoplojn. "Ho, paĉo, al vi kreskas ja vintrofelo."
Kiam la lampo ne ekbrulis...
... la infano sciis konsilon: paĉjo, alportu novan inkandeskan lampon, la malnova jam malplenas!
Malgaja sciigo
La onklino de Paskalo mortis. Li estas tre malgaja sed volas scii ĉion tute precize. "Ĉu estis pro oldiĝeco aŭ pro murdo?"
Moderna fabelo
"Panjo, ĉu vi povas rakonti al mi la fabelon pri la virkato kun gumbotoj?"
Morto de kanario
"Post kiam Joĉjo mortis, ni plantis ĝin en la ĝardenon."
Ne kun mi!
"Pubertecon mi trovas stulta! Je tio mi ne partoprenas. "
Obstinaj demandoj
La instruistino demandas pri la profesioj de la gepatroj. "Katrinjo, kion faras via panjo?"
"Ŝi laboras sur laboro."
"Kion ŝi laboras?"
"Nu, laboron!"
"Ĉu ŝi vendas aŭ konstruas ion?"
"Ne, ŝi telefonas kaj trinkas multe da kafo."
Pikema floro
Infaneto staras antaŭ montrofenestro de flormagazeno. La kaktoj plaĉis al la infaneto. "Panjo, ĉu vi aĉetas al mi tian najlofloron?"
Pokalsuspekta
En la montrofenestro de entombiga entrepreno staras diversaj urnoj. Lena diras al sia granda frato: "Se vi ludas bonege piedpilkon, vi ricevas tian."
Por ke tio estu klara!
Vi estas knabino kaj fariĝas poste virino. Mi estas knabo kaj fariĝas poste virhomo."
Posedodemando
Elinjo aĉetis du glaciaĵojn por si kaj la frato Petro. Jen unu el il falas el ŝia mano. Ŝi diras: "Aĥ, kia malfeliĉo por vi, Petro, mi lasis fali vian glaciaĵon!"
Remaĉado
Entuziasme rakontas infano de kampara ekspedicio; Kaj ĉu vi scias, kion avo diris? 'Ĉiuj bovinoj estas reklaĉulinoj!'
Roloj
Mi ludis kun mia amikino geedziĝitecon. Ŝi estis la fianĉino, kaj mi la fianĉulo.
Simio
Avo, paĉjo rakontis, ke ni devenas de la simioj. Avo, rakontu do, kiel tio estis, kiam vi estis ankoraŭ simio."
Teknika demando
Patrino klarigas al Makso kiel bebo venas en la mondon. "Unue elvenas la kapeto, poste la ŝultroj, la brakoj kaj la korpo, kaj fine la gambetoj."
Pri tio diras Makso:"Kaj kiu kunmuntas la infanon?"
Televidado edukas
Tio estas malnova filmo, jen la tempo, kiam la mondo ankoraŭ estis nigra-blanka.
Tempopaso
Infano eksciis, ke la dinosaŭroj elmortis antaŭ longa tempo.
"Avino, rakontu foje, vi ja devas scii tion, kiel tio estis?"
Tro frue
Instruistino: Ne povas esti vere! Jam denove mi vidas, ke vi faras stultaĵojn!"
Infano: "Mia kulpo tio ne estas. Vi simple envenis tro frue."
tradukis Hans-Georg Kaiser el: "Kindermund tut Wahrheit kund"
(Infanoj diras la veron), eldonejo Strigspegulo, Berlino
Provu denove: karapacopanoramo.blogspot.com
Sign-in to write a comment.